中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Reago al la raporto pri TPK kaj ĈPPIK (IV)
2008-03-05

    Anatoli Ionesov (Uzbekio):

 

    Karaj ĉinaj geamikoj,

 

    Ni deziras plenan sukceson al la Unua Sesio de la 11-a Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) kaj al la Unua Sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK) okazontaj dum proksimaj tagoj en Pekino.

 

    Ĉiuj proponitaj de vi temoj estas tre interesaj kaj aktualaj.

 

    Akceptu niajn varmajn salutojn el antikva 2750-jara Samarkando, "Romo de l'Oriento".

 

    Elda Doerfler (Italio):

 

    Mi kredas, ke la temoj de vi elektitaj estas la plej trafaj, aktualaj, atentendaj, kaj nepre solvendaj kaj pridiskutendaj ne nur en via lando sed en la tuta mondo. Gravas ekscii kiel agas ŝtato tiel vasta kiel la via, kiu devas alfronti grandskale tiajn problemojn.

 

    Ricardo Carrillo (Kolombio):

 

    Saluton karaj,

 

    Mi interesas scii pli pri la Olimpikoj, situacio de mediprotektado rilate fueloŝparon kaj ellasoredukton kaj reformado de medicina sistemo.

 

    Koran dankon!





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688