中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Viaj reagoj pri ĈPPIK kaj TPK estos tre bonvenaj
2008-02-28

    Saluton, estimata samideano,

    La 3-an de marto inaŭguriĝos en Pekino la Unua Sesio de la 11-a Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) kaj la 5-an de marto la Unua Sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK).

    Dum la sesioj oni elektos novajn ŝtatajn gvidantojn. Nia reta EPĈ kaj la E-paĝo de la Ĉina Interreta Informa Centro lanĉos specialajn rubrikojn pri la sesioj.

    Jenaj temoj estos atentataj dum ĉi-jaraj ĈPPIK kaj TPK:

    1. Inflacio

    2. Maltrankviliga situacio de mediprotektado rilate fueloŝparon kaj ellasoredukton

    3. Reformado de medicina sistemo

    4. Problemo de edukado

    5. Sekureco de manĝaĵoj

    6. Protekto al rajto de laborantoj

    7. Opono kontraŭ koruptiĝo

    8. Pekinaj Olimpikoj

    Ni volus scii, ĉu tiuj temoj estas interesaj por vi. Kion alian vi volas scii pri la sesioj aŭ pri Ĉinio? Viaj reagoj estos tre bonvenaj kaj utilaj por nia laboro. Bonvolu skribi al ni: elpc@china.com .

    Antaŭdankon pro via respondo!

Redakcio de El Popola Ĉinio





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688