中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Nova redaktorino deziras viajn opiniojn
2007-06-14

Karaj samideanoj,

Ĝoje ni informas al vi, ke al nia redakcio aliĝis 5 gejunuloj, unu el ili estas fraŭlino Fang Xiaotong, kiu respondecas interalie pri la rubriko “Ekonomio”. Ŝi deziras scii, kiaj artikoloj koncernaj al ekonomio plaĉas al vi kaj elmetis jenajn temojn por ke vi elektu kvin el ili.

1. Agrikulturo kaj kamparo de Ĉinio

2. Naturmedia situacio de Ĉinio

3. Ekonomia evoluo de Ĉinio kaj ĝia influo al mondaj riĉfontoj

4. Pri importo kaj eksporto de Ĉinio

5. Ĉinaj markoj kaj produktaĵoj

6. Famaj entreprenoj kaj entreprenistoj de Ĉinio

7. Influo de la ĉina valuto al la monda financo

8. Rakontoj pri ĉiutaga konsumado de ordinaraj ĉinoj

9. Aliaj (Bonvolu noti laŭ via plaĉo)

Redakcio de El Popola Ĉinio

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688