中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Haitia knabino estis savita el ruino 15 tagojn post la tertremo
2010-02-05

 

 

 

    La 27-an de januaro, 17-jara knabino de Haitio estis savita de la franca savtaĉmento el ruino en Portoprinco, ĉefurbo de Haitio, 15 tagojn post la serioza tertremo. Tio estas alia nova miraklo de postvivado dum la savado post la haitia tertremo.

 

    La knabino nomiĝas Darleen Etienne. Ŝi estas studento. La 27-an, aŭdinte feblajn kriojn el falinta domo de universitato, lokanoj tuj raportis al la loka polico, kiu kontaktiĝis kun la franca savtaĉmento. Post streĉa priserĉado kaj intensa savado, oni ŝin elfosis el la ruino finfine.

 

    Savanto diris, ke ŝi estis ege febla pro serioza anhidriĝo kaj tre malalta sangopremo. Tuj ŝi estis transportita al hospitalo.

 

    Polico diris, ke tre malmultaj povas supervivi sen manĝi kaj trinki en 72 horoj, kaj Darleen kreis miraklon, ke ŝi restas vivanta en ruino dum 15 tagoj. Oni konjektis, ke ŝi havigis al si akvon de tualetejo en la ruino, kaj dank’ al tio ŝi tenis sian vivon.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688