中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Helpon al Haitio!
2010-02-04

 

    Ruben Torres, la plej bona konanto de la situacio de esperantistoj en Haitio, skribas:

 

    Mi ne scias, ĉu vi jam konas la teruran situacion de Christine Theano, esperantistino el Pernier, vilaĝeto tre proksima al Portoprinco en Haitio.

 

    Nu, la muroj de ŝia domo falis, ŝi perdis kelkajn familianojn (inter ili sian fraton) kaj nun ŝi dormas surstrate, ĉar la strukturo de la domo estas malbona. La konstruaĵo de la lingvistika centro, kie ŝi laboris, kolapsis, kaj ĉiuj ŝiaj lernantoj mortis.

 

    Tiel malaperis ankaŭ la kunvenejo de la lokaj esperantistoj, taksataj je ĉirkaŭ 20, kaj perdiĝis ĉiuj libroj en Esperanto.

 

    Se vi volas helpi Christine rekonstrui sian domon, bonvolu sendi financan subtenon (ankaŭ malgrandan) al UEA kun la indiko "Espero-Haitio". Temas pri la konata konto Espero de UEA, kiu helpas en kazo de militoj aŭ naturaj katastrofoj.

 

    Se vi volas pli ĝenerale helpi la movadon en Haitio rekonstrui sian kunvenejon, restarigi sian bibliotekon, sendi reprezentanton al la Universala Kongreso en Kubo kaj tiel plu, sendu vian kontribuon al la Amerika Komisiono de UEA per la indiko "Amerika Komisiono-Haitio".

 

    Por ambaŭ celoj pagu al UEA laŭ la kutima maniero, kiun vi uzas, tra via peranto, tra kreditkarto aŭ PayPal, aŭ al unu el la bankaj kontoj, ekzemple: konto 378964 ĉe ING Bank kun la IBAN-numero NL72INGB0000378964 kaj la BIC-kodo INGBNL2A (Pri aliaj kontoj vd. Jarlibro 2009, p.36).

 

    --------------------------------------------------------------

 

    Aldono HM pri pagmanieroj:http://www.uea.org/alighoj/pag_manieroj.html.

 

(Kontribuo de Henri Masson el Francio)

Redaktoro: Wang Lihua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688