Vladimir Minin (Rusio)
Saluton, karaj samideanoj!
Mi aperigis viajn informojn kaj ligilojn al EPĈ kaj ĈIIC en retejo Filolingvia por ruslingvanoj:
http://filolingvia.com/news/2009-9-30-3709
Bv. legi komentojn 10 kaj 11. Ĉiuj viaj informoj en Esperanto estas bonvenaj. Mi trovas multajn interesajn informojn en EPĈ, kiujn mi ne povus trovi en ruslingvaj amaskomunikiloj.
Margaret Chaldecott (Aŭstralio)
Estimataj ges-oj,
Ĝis mi vidis vian retpaĝon, mi ne sciis, ke helpo iris de via lando al Haitio. Ni en Aŭstralio vidis kaj aŭdis novaĵon pri tiu malbona afero, kiu rilatis ĉefe al usona helpo kaj de kelkaj eŭropaj landoj, sed estis unu mallonga raporto pri laboristoj kaj hospitalo, kiu iris el Kubo.
(Redaktoro: Niu Xueqin) |