中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Haitio: "vulturoj" estas jam surloke
2010-01-27

    Pasintan dimanĉon, je ĉirkaŭ la 5-a horo kaj 45 minutoj, “France Info” raportis pri religia ceremonio okazinta sabate ĉe Champ de Mars, la plej granda avenuo de Portoprinco. La ĵurnalisto parolis pri pastro veninta el Usono, kaj aŭdigis lin. Potencega estis la sonorigado. Tiu ĉi emfaze parolis, i.a., pri la fakto ke tiu tertremo estis dia puno, pro la pekoj kiujn faris la haitianoj ! Vere ĉio, kio en religio plej brutigas, fetoras, kretenigas, estis trovebla en liaj paroloj ! Nenio mankas por retroirigi nin jarcentojn antaŭe. Jen tipa kompreno de la religio, kiel komprenas ĝin George Bush (admiranto de Jesuo Kristo !) kaj Sarah Palin !

 

    Estas tamen iel komike ekscii ke (laŭ "20 minutes") FBI vokas al malfido kaj singardemo pri interretaj donacoj pro okazantaj ŝteladoj. Tio estas nekontestebla. Sed estas malfacile taksi, en tiu terura katastrofo, la parton de vera sindediĉo unuflanke, de hipokriteco kaj de mensmanipulado aliflanke, precipe kiam oni vidas tiujn du ulojn, unu apud la alia, vokantaj al mondonacoj dum ambaŭ, pere de sekretaj servoj* aŭ per armeaj fortoj, kontribuis al (milit)krimoj tra la mondo, faciligante la kreiĝon de skadroj de la morto en latinamerikaj landoj, i.a. en Haitio, por malebligi la aperon de demokrata opozicio: Clinton Bush Haïti Fund!http://clintonbushhaitifund.org/

 

    Por la usona ekonomia kaj politika sistemo, detruo de lando, ĉu per milito (Serbio, Irako...) aŭ pro natura katastrofo, por bombaste prezentiĝi poste kiel savisto kaj rekonstruanto, estas bona afero (business), surpriza fortuno, dia rekompenco. Je malgranda distanco de Kubo, Haitio estas por Usono strategie interesega en perspektivo de superrego de Karibio. Ĝi estas facila predo. Tio estas des pli facila, ke la fascinado de multaj haitianoj, en ekstreme mizera situacio, por usonanoj iel similas al la naiva kaj senrezerva admiro, kiun iam havis la indiana (taina) reĝino Anacaona (1464-1504) por la konkistadoroj, ĝis kiam ŝi, tro malfrue, ekkonsciis ke tiuj konkerantoj fakte kondutis kiel rabistoj, krimuloj. Ŝi instigis al ribelo sian popolon; okazis masakroj; ŝi estis kaptita kaj pendumita. La indianoj tainoj eskapintaj al la masakro rifuĝis en insulo, kiun ili nomis Gonavo (pri kiu mi redaktis artikolon en Vikipedio: http://eo.wikipedia.org/wiki/Gonavo)

 

    Oni tamen ne kredu pro tio, ke vera sindonemo kaj oferemo ne ekzistas en Usono. Ni faciligu, per informado, per interŝanĝoj, per reagoj, la kreon de retoj, kiuj ne nur helpos haitianojn sed ankaŭ garantios ilin kontraŭ ĉiaspecaj vulturoj, militistaj, religiaj kaj aliaj, kiuj estas jam surloke. Necesas reagi ĉiufoje, kiam aperas informoj pri suspektindaĵoj.

 

    Certe la haitia popolo bezonegas helpon. Feliĉe, ekzistas vere fidindaj helporganizoj. Funkcias ankaŭ rekta individua helpo. En Montluçon, Francio, Daniel Lachassagne helpas haitian amikon, kiu vivas en la sama urbo, por ke li povu siavice helpi sian familion en Haitio. Ankaŭ tio estas bona principo.

 

    Dokumentoj:

 

    Angle: http://www.law.miami.edu/cshr/CSHR_Report_02082005_v2.pdf

(Haiti: Human rights investigation - raporto pri enketo pri homaj rajtoj en Haitio por la jaro 2004, kun multaj fotoj)

 

    France: http://www.cadtm.org/Comment-ils-ont-ruine-Haiti

(Ashley Smith: Kiel ili ruinigis Haition)

 

    Angle: http://socialistworker.org/2010/01/14/catastrophe-haiti

(Ashley Smith: sama artikolo kun alia titolo)

 

(Kontribuo de Henri Masson el Francio)

Redaktoro: Wang Lihua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688