中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Medicina grupo sub la ĉina internacia savtaĉmento energias en kontraŭepidemia laboro
2010-01-21

de WU MIN

 

    La 19-an de januaro mi informiĝis de la medicina grupo sub la ĉina internacia savtaĉmento, ke de la 18-a de la sama monato la medicina grupo komencis kompletan kontraŭepidemian laboron en Portoprinco. Ĉinaj medicinistoj ŝprucigis desinfektaĵojn en la loko, kie koncentre loĝas katastrofitaj homoj kaj sin ekokupis pri medicina propagando.

 

    Sur la placo de la prezidentejo vidiĝis miloj da homoj. Kiam la ĉina medicina grupo venis tien, multaj homoj alproksimiĝis kun scivolemo. Kiam la 7 ĉinaj medicinistoj elvolvis la tendon kun areo de 40 kvadrataj metroj, oni ekstaze admiris. Tuj post tio oni pendigis la slogantukon kun la vortoj "Ĉina popolo helpas vin!" en la ĉina kaj franca lingvoj kulise de la tendo. Centoj da vunditoj rapide kolektiĝis antaŭ la tendo, kaj la membroj de la medicina grupo tuj komencis kirurgian laboron.

 

    S-ro Hou Shike, estro de la medicina grupo konigis, ke sin okupante pri la kuracado, la grupanoj distribuis medicinajn foliojn "Dek atentoj kontraŭepidemiaj post la katastrofo" kaj samtempe propagandis sciojn kontraŭepidemiajn per laŭtparolilo.

 

    S-roj Yang Yi kaj Feng Yaohui, membroj de la medicina grupo, kun desinfekta aparato dekojn da kilogramoj peza sur la dorso, faris laboron kontraŭepidemian en la loko troloĝata de katastrofitaj homoj. Pro lingva baro iuj ne parolas ĉine kaj geste esprimis sian dankon al la medicina grupo. S-ro Feng diris: "Flarinte la odoron de desinfektaĵo, iuj maljunuloj iris al ni kun simpla ujo kaj geste petis tian likvaĵon de ni."

 

    Tie estas tre varme kaj krom tio la kadavroj estis enterigitaj ne ĝustatempe, sekve de tio en la aero densas malagrabla odoro. Kiam la membroj de la savtaĉmento kaj medicina grupo laboras, la kontraŭtumultaj policanoj devis ilin gardi kun

armilo. Por garantii la sanon de la membroj de la savtaĉmento la medicina grupo devis zorgeme malinfekti ilin kaj sin mem ĉiutage.

 

    “Ni devas malinfekti ilian tutan korpon inkl. de la du manoj kaj ŝuoj, ĉiujn iliajn laborilojn, inkl. de la fosiloj kaj aŭtaj radoj," diris s-ro Cao Li, kontraŭepidemia fakulo, kiu respondecas pri ŝprucigo de la desinfektaĵoj.

 

(el retejo Xinhua)

Redaktoro: Liu Sigong





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688