中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
He Zhihong
2010-01-21

He Zhihong: por trankviligi pli multajn infanojn

 

 

    35-jara He Zhihong estis oficistino pri interligo de la oka packonservo-policana kontraŭtumulta trupo de Ĉinio en Haitio.

 

    Maje de 2007 He Zhihong per rimarkindaj sukcesoj estis elektita en la sesan packonservo-policanan kontraŭtumultan trupon de Ĉinio en Haitio. Tiam ŝia filo havis nur pli ol unu jaron, ŝia edzo laboris en banko kaj mankis al li tempo por prizorgi la filon. Post zorgema konsiderado kaj malfacila elekto ŝi faris decidon: Ŝtataj aferoj estas grandaj kaj la familiaj malgrandaj. Restante en Ĉinio oni prizorgas nur sian infanon, plenumante internacian packonservan taskon oni trankviligos pli multajn infanojn kaj eĉ protektos ilian vivon.

 

    Pro manko de tempo por prizorgi la filon He Zhihong nur povis peti helpon de siaj gepatroj en Lijiang, Yunnan-provinco de Ĉinio. La konatoj de He Zhihong scias, ke ŝi forlasis sian malgrandan familion kaj estas plena de granda amo en la koro. Informiĝinte per interreto, ke okazis granda tertremo en Wenchuan de Sichuan-provinco la 12-an de majo, 2008, He Zhihong, plenumanta packonservan taskon en Haitio, tuj kontribuis 100 usonajn dolarojn kaj proponis al siaj familianoj doni monhelpon.

 

     Nun ŝia filo jam havas 4 jarojn kaj felieĉe vivas. Li ne scias, ke lia kara patrino ne povos reveni kaj doni al li amon kaj prizorgon.

 

Redaktoro: Su Yijun





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688