La 18-an de januaro italaj amaskomunikiloj raportis, ke Italio sendos la aviadilŝipon Cavour al Haitio por savado.
La agado estas nomata Blanka Gruo. La 19-an ĉi-monate ekveturis la aviadilŝipo Cavour kun 800 medicinaj personoj, soldatoj kaj policanoj, 6 medicinaj helikopteroj kaj aliaj grandaj maŝinoj. La aviadilŝipo haltos en Brazilo kaj enŝipigos medicinanojn de la brazila armeo, kiuj partoprenos en la internacia savado kaj rekonstruado de Haitio kune kun la italaj kolegoj.
el CRIonline
Redaktorino: Chen Ji
|