de HE TINGTING
“ Saluton! Mi estas meteologia roboto kaj nun servas al vi en la meteologia paviliono!” La 16-an de septembro en la inaŭguro de la meteologia pavilono de ŜME, unua ĉina meteologia roboto “ Tianji No.1” oficiale aperis. La roboto povas raporti veteron de 2348 urboj tutlandaj kaj faras meteobultenon por la sekvantaj 72 horoj. Ĝi havas normalan alton, kun turnebla kapo kaj ŝangeblaj okuloj kaj buŝo. Sur ĝia brusto troviĝas monitoro, en kiu oni konas informojn pri vetero. Vizitantoj povas teni la mikrofonon kaj fari dialogon kun la roboto. Ekzemple, se vizitanto demandas: “Kia estas la vetero hodiaŭ kaj morgaŭ en Ŝanhajo?” La roboto respondas: “La vetero estas nuba, kaj la temperaturo estas de 25°C ĝis 32°C. Nun la temperaturo estas 30 gradoj. Morgaŭ la vetero ankaŭ estos nuba, kun la plej alta temperaturo 33gradoj…” Aŭskultinte aplaŭdon de vizitantoj, ĝi tre ĝojas. La roboto estis eksponata ĉe la pordo de la meteologia pavilono kaj revenos Pekinon en la fino de septembro.
Vicestro de Ĉina Ŝtata Meteologia Administracio Shen Xiaonong diris, ke meteologia roboto en la estonteco liveros pli atenteman servon.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong |