中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Fronta montrado de malaltkarbona mediprotektado
2010-09-28

de YI BIN

 


Generalo-akademiano Hou Li’an

 

“La plej grava enhavo de ŜME estas verdeco, mediprotektado kaj fuelo-ŝparado: malkarbona mediprotektado enkorpiĝas ĉie en la ĝardeno de ŜME, kiaj materialoj uzitaj en diversaj pavilonoj, iliaj ekipaĵoj kaj establaĵoj, fokusaj temoj diskutitaj de forumoj.” resumis Hou Li’an, akademiano de la Inĝenieria Akademio de Ĉinio. Hou Li’an longtempe sin okupas pri esplorado pri sinteza medi-reguligado, traktado de akvopoluado, aero-purigado kaj precipe pri reguligado de medio aparte poluita. Li analizis al mi plurajn detalojn, ke ŜME praktikas malaltkarbonan mediprotektadon.

 

    Lumo-katalizado

 

    La vizitantoj al la Aviada Pavilono de ŜME probable ankoraŭ ne atendas ĝian frontan teknologion -- lumo-katalizado.

 

 
La Aviada Pavilono de ŜME (foto de Feng Jin)

 

    Hou Li’an diris, ke oni lerte uzis la teknologion pri oksido de lumo-katalizado en la Aviada Pavilono. Tio helpas al aero-purigado kaj purigado de la surfaco de la pavilono.

 

    Akademiano Hou diris, ke la rezulto de la plej freŝa enketado pri la aera kvalito de la loĝa medio montras, ke la aera kvalito de la loĝa medio ne estas ĝojiga. Ne-mediprotektaj materialoj por konstruado kaj dekorado ellasis tro da poluaĵoj en la aeron kaj la homoj eniras en la periodon de nova aero-poluado de la loĝa medio. Lumo-katalizado, nova teknologio por aero-purigado, estas pli ideala por trakti aero-poluadon de la loĝa medio internacie.

 

    En 2001 tiu ĉi teknologio estis uzita por la unua fojo en usona spacostacio. Akademiano Hou konigis al mi, ke tiu ĉi teknologio taŭgas ankaŭ por trakti toksan organikan substancon malfacile biodegradeblan kaj povas rapide malkomponi plurajn organikajn poluaĵojn, kiaj alkoholo, aldehido, ketono kaj aromatiko.

 

    Daŭrigebla akvofonto laŭ maŝinoj por rekte trinkebla akvo

 

    Nemalmultaj vizitantoj trinkis akvon el maŝinoj en la ĝardeno de ŜME, sed sen scii, ke tio estas ekzempla konstruo por praktiki daŭrigeblan akvofonto-disvolvado. Akademiano Hou opiniis, ke lernindas teknologioj pri akvo-purigado kaj traktado al eluzita akvo en la ĝardeno de ŜME.

 


Maŝino por rekte trinkebla akvo en la ĝardeno de ŜME 

 

    Hou Li’an diris, ke la maŝinoj por rekte trinkebla akvo en la ĝardeno de ŜME elfaritaj de la Instituto pri Medio kaj Inĝenierado sub Tongji-Universitato povas forigi el akvo substancojn malutilajn al la homa sano kaj rezervas neorganikajn jonojn utilajn al la homo, kiaj kalcio kaj magnezio. Dank’ al sia avangarda akvokvalito-monitoro, la maŝino garantias la sekurecon de la trinka akvo kaj samtempe reduktis plasto-rubon kaj duafojan poluadon kaŭzitan de plasto-produktado kaj de akvo-transsendo tra tubo.

 

    Esploro pri aplikado de sciencaj kaj teknologiaj atingoj post ŜME

 


Sen-ellasaj aŭtobusoj en la ĝardeno de ŜME

 

    Oni devas aktive fari esploradon pri aplikado de sciencaj kaj teknologiaj atingoj post ŜME pere de kombina rimedo de sendependa kreiveco kaj enkondukitaj avangardaj teknologioj, ekspluati energion de vento, suno kaj aliaj reproduktitaj fueloj malaltkarbonaj, sen-ellasaj kaj puraj, firme teni regularon de mediprotektado, racie uzi resursojn, reutiligi eluzitajn materialojn, ŝpari fuelojn kaj redukti ellasadon cele realigi profito-plejgrandigon. Lerni novajn teknologiojn pri fuelo-ŝparado kaj pri mediprotektado, uzi rilatajn novajn materialojn en urbo-konstruado donos profundan influon al daŭrigebla disvolviĝo de ĉinaj urboj.

 

    ŜME, precipe ĝiaj volontuloj, lasis belan impreson al akademiano Hou. “Per siaj diligenteco, afableco kaj zorgemo, ili garantias bonordon kaj purecon de la pavilonoj kaj ĝardeno de ŜME, kaj ricevis vastan aplaŭdadon de la vizitantoj ĉinaj kaj alilandaj.

 


Armita policano en la ĝardeno de ŜME 

 

    Armitaj policanoj respondecantaj pri la sekureco de ŜME faras kontribuon por ŜME, sed ankoraŭ ne povas ĝui ĝian ĉarmon. Kiel militisto, akademiano Hou diris: “Mi devas lerni de ili kaj saluti ilin kun respekto!”

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688