中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Varsoviaj studentoj subtenas Esperanton
2011-07-01

    La Studenta parlamento de la Universitato de Varsovio subtenas la proponon de la Pola Esperanto-Asocio, ke Esperanto estu oficiale rekonita kiel unu el la lingvoj aprobitaj por lingvoekzameno postulata ĉe bakalaŭriĝo.

 

    Antaŭ ol ricevi sian bakalaŭran diplomon, ĉiu studento de la universitato devas pruvi sian konon de fremda lingvo minimume je la nivelo B2 (meza nivelo). Ĉe kelkaj fakoj oni specife postulas ekzamenon pri la angla lingvo, sed ĝenerale eblas ekzameniĝi pri libere elektita lingvo, tamen nur laŭ listo de lingvoj kaj atestiloj aprobitaj de la rektoro.

 

    Pola Esperanto-Asocio proponas, ke la universitato aldonu al sia listo de aprobitaj atestiloj la ekzamenojn de Esperanto, faritajn laŭ la kriterioj de la Komuna Eŭropa Referenckadro, aprobitaj de Supera Fremdlingva Trejnejo (http://www.itk.hu/index.php?id=321&fomenu=321〈=ept) de la Universitato Eötvös Loránd en Budapeŝto.

 

    - Antaŭ ol PEA sendos oficialan proponon al la Rektorino, ni kolektas subtenantojn – tiu lasta, la Studenta Parlamento, tre gravas kaj signife pligrandigas la ŝancon realigi la ideon, klarigas Paweł Fischer-Kotowski, ĝenerala sekretario de la Pola Esperanto-Asocio.

 

    Laŭ li, eventuala sukceso en la Universitato de Varsovio, unu el la plej bonaj en Pollando, ne nur malfermus pordon por Esperanto en la Universitato, sed ankaŭ helpus konvinki aliajn altlernejojn konsideri KER-ekzamenojn pri kono de Esperanto.

 

    Pliaj informoj pri la ekzameno B2 en la retejo de Supera Fremdlingva Trejnejo ( http://www.itk.hu/index.php?id=331&fomenu=322&menu=331〈=ept)

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Niu Xueqin





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688