En la komuna Nederlanda kaj la 88-a Germana Esperanto-Kongreso (de la 10-a ĝis la 13-a de junio, 2011) partoprenis reprezentantoj de la Interkultura Centro Herzberg (ICH) kaj staĝanto el Koreio.
Peter Zilvar kaj Zsofia Korody prelegis pri la novaĵoj kaj projektoj en Esperanto-urbo, pri la Fondaĵo Esperanto-urbo, pri la enlanda kaj internacia rolo de la klerigejo, kursejo kaj biblioteko de ICH. Zsofia Korody krome gvidis ankaŭ la jarkunsidon de la Asocio de la Germanaj Esperanto-Instruistoj (AGEI, landa sekcio de ILEI). Dum la tuta kongreso ICH funkciigis ankaŭ informtablon: estis disdonitaj multaj broŝuroj, turismaj prospektoj pri la urbo kaj multaj informiloj pri aktualaj kaj estontaj programoj, kursoj, klerigsesioj, ktp.
Multon rakontas ankaŭ la subaj fotoj.
(el Esperanto-urbo)
Redaktoro: Wang Lihua
Antaŭ la kongresejo |
|
Zsofia Korody prelegas pri la Esperanto-urbo kaj la Interkultura Centro Herzberg. |
|
Stefan MacGil, prezidanto de ILEI, sulutas la kongresanojn. |
|
Jarkunsido de AGEI |
|
Kantado dum la nacia vespero |
|
Interesaj ludoj prezentitaj en la ĝardeno de la kongresejo |
|
La muziko kaj kantado de la nederlanda grupo allogas al kunkantado. |
|
La koncerto de Jomo estas granda sukceso. |
|
Ekskurso al la kastelo Hülshoff |
|
La katedralo kaj belegaj domoj en la urbocentro |
|
Impona konstruaĵo, nepre vizitinda! |
|
La Pac-salono de la urbodomo |
|