中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
La 3-a Kultur-Turisma Semajno
2011-06-30

 

    Tuj post UK '2011 okazonta de la 30-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto, la Esperanto-urbo organizos la 3-an Kultur-Turisman Semajnon en Herzberg am Harz kun tre varia, bunta programo, kun multe da ekskursoj, vizitoj al Weimar, Erfurt, Göttingen, Wernigerode, Osterode, al la plej belaj lokoj de la regiono kaj de la belega, alloga Harz-montaro.

 

    La kulturaj programeroj en Herzberg enhavos ekkonon de la Interkultura Centro kaj la Esperanto-biblioteko, viziton al la Welf-kastelo kaj al la Esperanto-muzeo, muzikon, filmojn, prezentadojn, ludojn, kantadon, babiladon. Speciala evento estos la mezepok-stila urba festo "Spectaculum".

 

    Jen la aliĝilo kun la detala programo http://esperanto-urbo.de/download.php?did=91340201, informoj pri la partoprenkondiĉoj, ktp.

 

(el Esperanto-urbo)

Redaktoro: Wang Lihua

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688