中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
" Reĝo" en Herzberg
2011-06-29

    La Internacia grupeto de Esperantistoj partoprenis en Herzberg la tradician urban feston, dum kiu la urbestro proklamis novan reĝon, reĝinon kaj eĉ reĝidon. Laŭ mezepoka tradicio la asocio de pafistoj (fondita en 1538) organizas konkurson dum Pentekosto kaj semajnon poste la plej bonaj (viroj, virinoj, junuloj) ricevas belajn medalojn kaj renomajn titolojn, kiujn ili rajtas havi dum unu jaro. La festo komenciĝas per marŝo al la ĉefplaco, kie okazas la ceremonio: oficiala anoncado de rezultoj, festa transdono de premioj -- kaj kompreneble ĉio estas akompanata de muziko.

 

    Sube estas kelkaj fotoj pri la agado.

(el Esperanto-urbo)

Redaktoro: Wang Lihua

 


Marŝo al la ĉefplaco 

 


Muziko salutas la festantojn. 

 


Anoncado de rezultoj de la pafkonkurso 

 


Salutoj kaj gratuloj al la gajnintoj en la pafkonkurso 

 


Proklamo de nova pafista reĝo, reĝino kaj reĝido

 


La urbestro gratulaj kaj transdonas medalojn 

 


Komuna fotado: en la fono la malnova urbodomo, kie estas bone videbla la dulingva saluttabulo 

 


Amika parolado kun urbestro Gerhard Walter, kiu antaŭ kelkaj jaroj atingis la rangon de "reĝo" 

 

 
Urbestro Walter en la tradicia uniformo de la asocio

 

 
La emblemo de la pafista klubo (fondita en 1538) kun la urba blazono

 


Agrabla muziko akompanas la feston kaj ĝojigas la publikon. 

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688