中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
La hispana kongreso malfermiĝas por la reta mondo
2011-06-28

 

    La ĉefajn okazaĵojn de la tuj komenciĝonta Hispana Esperanto-Kongreso eblos partopreni ne nur ĉeeste, sed ankaŭ per la reto. Interalie estos rekte elsendita debato inter Jorge Camacho kaj Renato Corsetti pri la temo "lingvo kaj movado", kaj la spektantoj povos partopreni la diskuton pere de reta babilejo kaj sociaj retoj kiel Twitter. La iniciato estis parte inspirita de freŝa diskuto pri la estonteco de la Universalaj Kongresoj, okazinta en retlisto de UEA, rakontas Toño del Barrio en sia artikolo, verkita por Libera Folio. Laŭ li, la eblo rete partopreni neniel malutilas al la surloka sukceso de kongresoj, prefere male: "Reta elsendo ebligu partoprenon al homoj fizike malproksimaj, sed ĉefe ĝi instigu emon al fizika ĉeesto en estontaj kongresoj."

 

    Diskuto ekestis antaŭ kelkaj semajnoj en la retlisto de membroj de UEA pri la fizika partopreno en la Universalaj Kongresoj, en tiu ĉi epoko de relative ofta translokiĝo de la aktivado en la retan sferon, kaj ĉefe kiam la kongreso okazas en multekosta eŭropa urbo. En la diskuto partoprenis la prezidanto Probal Dasgupta mem, per republikigo de iama sia artikolo, en kiu ni povas legi interalie:

 

    Por uzi la samajn kongresojn lige kun la noviĝantaj celoj de nia epoko, ni devos refasoni niajn manierojn kunsidi, kaj ankoraŭ ne aperis klaraj proponoj, kiamaniere tion fari.

 

    La kutima debato rilatas al la retaj disponoj. Oni demandas sin, kiamaniere la ekzistantan kongresan sperton ni per la elektronikaj komunikaj rimedoj disponigu al la neĉeestantoj.

 

    Tiun demandon faris al si mem la organizantoj de la venonta Hispana Esperanto-Kongreso, kiu okazos dum tiu ĉi semajno en la historia urbo San Lorenzo de El Escorial, en historia konstruaĵo tuj fronte al la fama Monaĥejo de Eskorialo. La ĝenerala temo de la kongreso celis ĝuste la novajn manierojn de komunikado kaj organizado de la nuna movado, sub la moto "Esperanto 3.0", kaj subite ni demandis nin: kial ne esplori ankaŭ la retajn eblojn de la kongreso mem?

 

    Jen do eksperimento: la ĉefajn surlokajn programerojn de la Eskoriala kongreso povos partopreni ĉiu esperantisto en la tuta mondo, pere de samtempa reta elsendado. Por tio ni rezervis kanalon en tiucela retejo: www.livestream.com/70ahispanakongresodeesperanto.

 

    Sed ne temas nur pri simpla spektado de la selektitaj programeroj: oni povos ankaŭ komuniki kun la kongreso mem, pere de la akompana babilejo, kaj ankaŭ pere de la sociaj retoj. Ekzemple, en Twitter, per simpla mesaĝo al la konto @70HEK, kie aperos novaĵoj dum la tuta Kongreso.

 

    Tiu proceduro estos oportuna dum la disvolvo de la diversaj atelieroj, kiuj instigos partoprenadon de la kongresanoj, kaj speciale dum du el la programeroj kiuj apriore aspektas plej altiraj por tiu ĉi reta partopreno, kaj kiuj okazos sinsekve dum la vespero de la sabato 2-a de julio. Je la 16-a horo (centreŭropa tempo) estas antaŭvidata aro de prelegetoj sub la formo de peĉakuĉo (pri tiu maniero de rapida prelegado, legu ekzemple tie ĉi: www.delbarrio.eu/blo/2010/12/pechakucha-dirac/), kun posta redemandado.

 

    Tuj poste estas programata debato pri lingvo kaj movado inter du homoj kies malsamajn vidpunktojn pri ambaŭ temoj oni bone konas: Renato Corsetti kaj Jorge Camacho. Malpli interaktiva, kaj ankaŭ spektinda estos probable la elsendo de la koncertoj, inter kiuj menciindas tiuj de Georgo Handzlik kaj Kim Henriksen, ankaŭ sabate.

 

    Inter aliaj programeroj ligitaj al la reta agado, estas anoncita la publika prezentado de la " Projekto Bitoteko", per kiu oni entreprenis la bitigadon kaj enretigon de multaj volumoj de la biblioteko Juan Régulo Pérez de Hispana Esperanto-Federacio, inter kiuj la plej malnovaj kaj historiaj. Post la simila sed pli profesia iniciato de la Aŭstria Nacia Biblioteko, ĝi estas paŝo en la kreado de plua tutmonda Virtuala Biblioteko de Esperanto.

 

    En sia artikolo, Probal Dasgupta daŭrigas jene:

 

    Iuj liveras brilajn solvojn. Ili estas tiel brilaj, ke aliaj avertas, ke tro uzi tiujn solvojn kreos la danĝeron, ke oni bonege spertos la kongresojn defore, kaj ke do la homoj ĉesos fizike veni al la kongresoj. Oni notu, ke tiu debato premisas, ke la kongresojn mem neniu refasonos.

 

    Se ni tiamaniere refasonos la kongresojn kaj niajn retajn komunikmanierojn, ke la retaj agadoj kreos senton de bezono pri fizikaj kunvenoj por fini multon, kion oni povas rete nur komenci kaj ne fini, tiam la reta laboro kaj la kongresado komplementos unu la alian.

 

    Konsentite: reta elsendo ebligu partoprenon al homoj fizike malproksimaj, sed ĉefe ĝi instigu emon al fizika ĉeesto en estontaj kongresoj. En loko kiel Eskorialo, unu el la plej popularaj turismaj celoj de Hispanio, kaj kie dum somero svarmas drinkejoj kaj terasoj kie amike babili kaj diskuti en Esperanto, tiun aspekton de la renkontiĝo retaj spektantoj nur povos konjekti.

 

Toño del Barrio

(el Libera Folio)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688