中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Informo de la Studenta E-Rondo de Jagelona Universitato
2011-06-27


 

    Tute senpagaj, allogaj eksterlandaj restadoj, kaj eĉ eblo gajni monon, estas bonaj MOTIVOJ por lerni E-on. Jen -- nun sola al ni konata -- tia eblo.

 

    La FOTO-EKSPOZICION pri la laborbrigado de esperantistoj en la konata granda muzikfestivalo de Roskilde, Danlando, troviĝantan en nia universitato, ni nun transportis ankaŭ en la reton. Videblas en ĝi faritaj de ni fotoj de kelkaj mondkonataj kaj ŝatataj muzikgrupoj, de ni laborantaj ktp.

 

    Ĝi estas reproduktita en 5 paĝoj de la retpaĝaro de nia E-rondo, en la retejo http://www.esperanto-reto.org. Jen la enirpaĝo de la ekspozicio. (Aŭ bv. uzi jenan solvon: http://www.esperanto-reto.org/studenta > Nia partopreno en aranĝoj > E-laborbrigado en la muzikfestivalo de ROSKILDE).

 

    Ankaŭ ĉi-jare al la E-renkontiĝo en Roskilde aliĝis grupo da esperantistoj. La aranĝo komenciĝas.

 

    Pli da informoj estas ĉe http://roskilde.festoklubo.dk/ .

 

    Kore salutas vin: Studenta Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato, Krakovo, Pollando.

 

    Maria Majerczak, gvidantino

 

(El edukado. net)

Redaktoro: Ivanka Stoyanova

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688