中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Korea samideano s-ro Joseph Na vizitis la urbon Zaozhuang
2011-06-24

    De la 20-a ĝis la 23-a de junio korea esperantisto s-ro Joseph Na vizitis la urbon Zaozhuang de Shandong-provinco, orienta Ĉinio, por komerca afero, s-ro Semio, delegito de UEA, gvidis lin viziti la Yuandong-Nongke-a Kompanion de Shandong, la plej grandan en Azio por papera manĝilo, kiu planas uzi komercan markon "Esperantujo".

 

    S-ro Yu, prezidanto de la kompanio, konigis al s-ro Na la kompanion pere de interprenado de s-rino Hirundo, esperantistino laboranta en la kompanio. S-ro Na decidis kunlabori kun la kompanio por vendi la paperan manĝilon en Koreio. Ĝis nun jam du esperantistoj venis trakti kunlaboron kun la kompanio por internacia komerco, alia estas s-ro John Huang, kiu vizitis la kompanion en majo. S-ro Na vizitis ankaŭ la Zaozhuang-an Universitaton kaj vilaĝon de Tengzhou pri giromitro, tie s-ro Na faris prelegon pri sia praktiko de Esperanto en monda turismado kaj internacia komercado.

 

    La Zaozhuang-a Esperanto-Asocio akompanis lin dum la vizito, kaj s-ro Favoro, ĝenerala sekretario de la asocio, kondukis lin viziti ankaŭ la antikvan urbon Tai' erzhuang.

 

(Kontribuo de samideano Sun Mingxiao el Shandong)

Redaktoro: Wang Lihua

 

 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 

 

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688