中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Varsovio: Studenta Parlamento pri la KER-diplomoj
2011-06-24

 

    Mesaĝo el Varsovio:

 

    Kun ĝojo kaj fiero mi informas vin, ke hieraŭ vespere la Studenta Parlamento de la Universitato de Varsovio en voĉdono decidis subteni nian peton al Rektorino de la Universitato pri enskribo de Esperanto al la listo de la lingvoatestiloj aprobataj de la Universitato. Tio estas ĝojiga novaĵo!

 

    Ĉu esperantaj lingvoatestiloj estos konsiderataj en la Universitato de Varsovio?

 

    La Studenta Parlamento de la Universitato de Varsovio en ĝenerala voĉdonado merkrede, la 22-an de junio 2011, akceptis rezolucion en kiu ĝi subtenas la proponon de Pola Esperanto-Asocio pri rekonado de Esperanto egale kun aliaj lingvoj fare de la Rektorino de la Universitato.

 

    Pola Esperanto-Asocio proponas al la Rektorino de la Universitato de Varsovio enskribi la esperantajn KER-ekzamenojn de ELTE-ITK en la liston de la lingvoekzamenoj konsiderataj de la Universitato. Ĉiu studento antaŭ bakalaŭriĝo devas pruvi sian konon de iu fremda lingvo minimume je la nivelo B2. Kelkaj fakoj – kiel fizika fako – limigis, ke oni devas pruvi lingvokonon de la angla lingvo, sed ĝenerale studento povas ekzameniĝi en la Universitato pri libere elektita lingvo instruata en la Universitato aŭ doni lingvoatestilon de alia instanco, sed nur de la listo de instancoj, lingvoj kaj lingvoatestiloj difinitaj de la Rektorino. PEA volas, ke tiu listo estu pligrandigita je la budapeŝtaj KER-ekzamenoj pri Esperanto.

 

    Antaŭ ol PEA sendos oficialan proponon al la Rektorino ni kolektas subtenantojn – tiu lasta, la Studenta Parlamento, tre gravas kaj signife pligrandigas ŝancon de la realigo de la ideo.

 

    Eventuala sukceso en la Universitato de Varsovio – unu el la plej bonaj universitatoj en Pollando – ne nur malfermus pordon por Esperanto en la Universitato, sed ankaŭ helpus konvinki aliajn pollandajn altlernejojn konsideri KER-ekzamenojn pri kono de Esperanto.

 

    Deziru bonŝancon!

 

    Paweł Fischer-Kotowski

 

    ĝenerala sekretario de PEA

 

(El edukado.net)

Redaktoro: Ivanka Stoyanova

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688