中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Gratulon al Ivanka kaj EPĈ!
2011-06-24

    Dankon al Ivanka Stoyanova kaj dankon al "El Popola Ĉinio"!

 

    Kiel probable ĉiuj scias, venontjare la UK okazos en Hanojo, Vjetnamio. La lokaj esperantistoj entuziasme laboras por ke ĝi estu sukcesa. Sed grava parto por la sukceso estas la informado.

 

    En tio multege helpas la redakcio "El Popola Ĉinio", kaj tre speciale Ivanka Stoyanova, ĝia redaktoro.

 

    Ŝi ĉiam tre afable, profesie, entuziasme sendas informojn pri ĝi. Fulmotondre. Rapidege. Altkvalite.

 

    La redakcio "El Popola Ĉinio" multege helpas en la disvastigado de la informoj pri nia movado kaj pri nia komuna kulturo.

 

    De EPĈ ni ĉiuj multon povas lerni. Ĝi estas bonega ekzemplo de bona funkciado en la diskonigado de la informoj. Speciale Esperanto en Azio, kaj kompreneble ne nur, multon ŝuldas al ĝi.

 

    Mi sincere kaj kortuŝe gratulas ĝin, kaj deziras al EPĈ daŭran sukceson, kaj al Ivanka Stoyanova longan kaj brilan laboron en tiu interesa tasko.

 

(Kontribuo de Augusto Casquero el Hispanio)

Redaktoro: Wang Lihua

 


Retpaĝo de El Popola Ĉinio 

 


 S-ino Ivanka Stoyanova en la kunvenejo por la 60-jariĝo de la Ĉina E-Ligo 

 

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688