中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Eminentaj Rusoj en Harbino
2011-06-17

de Aleksandr Titajev (Rusio)

 

    Kiel oni vaste scias, la nuntempa ĉina urbo Harbino aperis sur la mapo de Ĉinio kiel centro de Ĉina Orienta Fervojo pere de rusaj inĝenieroj kaj ĉinaj laboristoj en 1898-1903. Kaj ekde tiam la internacia helpa lingvo Esperanto eniris en Ĉinion pere de iuj el tiuj rusoj, kiuj laboras en Harbino. Antaŭ ĉio, necesas mencii eminentan ruson, civilan ĉefinĝenieron en Ĉina Orienta Fervojo en Manĉurio S-ron Nikolaj Aleksandroviĉ Kazi-Girej, kiu naskiĝis la 9an de novembro 1866 en S. Peterburg.

 

    Lian biografion detale esploras rusa esperantisto el Sankt-Peterburgo Anatolo Sidorov. Sube estas fragmento el tiu esplormaterialo. S-ro Kazi-Girej estas esperantisto ekde 1894, kiu estis abonanto de la ĵurnalo “Esperantisto. Gazi-Girej estis kunfondinto kaj la unua prezidanto de Manĉura E-Societo. Printempe de 1903 Kazi-Girej venis en Bohemion, prezentis sin inĝeniero kaj posedanto de grafit-minejo en tiama Novij Harbin (Manĉurio,Ĉinio), vizitadis esperantistojn kaj diversajn fabrikojn. Lia lasta vizito en Bohemio estis ĉe František Svačina en České Budějovice, la 17-an de marto. El tie li veturis la urbon Linz kaj tra Aŭstrio kaj Svislando en Francujon. Bohemiaj esperantistoj notis ke Kazi-Girej Esperanton parolis tre lerte. Reveninte el sia Eŭropa vojaĝo lia daŭre aktive laboris por E-movado. En “Lingvo Internacia” aperis en aprilo 1904 du liaj leteroj el Port-Arturo (nun Ljuŝun), kie li vivis en servo al la Ruĝa Kruco, pri la tieaj vivo kaj okazintaĵoj. La ĉeĥa traduko de tiuj leteroj aperis en la gazeto “Ĉas” (“Tempo”), la 11-an de junio 1904. Dank’al diligenta popularigado pri la lingvo Esperanto konstante kreskis intereso pri ĝi ĉe la Ĥarbinanoj. Harbina E-Societo en 1910 havis ĉirkaŭ 50 membrojn. Okaze de l’ jubileo de L.Zamenhof la Manĉura E-Societo sendis gratulan telegramon al la D-ro Esperanto. Pro la kreskanta intereso pri Esperanto en Harbina klerularo troviĝis multe da personoj, interesiĝantaj pri Esperanto, kaj ĝuste pro tio Harbina E-Societo organizis kursojn, gvidatajn de fervora prezidanto Kazi-Girej. La E-kursojn vizitis 60 personoj de plej diversaj profesioj, inter ili estis unu generalo kaj kelkaj personoj, okupantaj altajn postenojn en la urba administracio.

 

    La 20-an de januaro 1913 en Komerca Lernejo okazis kunsido de instruistaro de unuagradaj lernejoj, apartenantaj al Ĉina Orienta kaj Usuria fervojoj kaj al urbo Harbino. La najlo de l' kunsido estis raporto de la prezidanto de E-Societo, inĝeniero Kazi-Girej pri ĝenerala signifo kaj historio de internacia lingvo kaj aparte pri la aktuala stato de Esperanto. Raporto sekvigis vivplenajn diskutojn tri-horajn. La kunsido decidis, ke estas “neceso aranĝi E-kursojn por instruistoj de unuagradaj lernejoj”.

 

    La 29-an de januaro 1913 Kazi-Girej komencis la duan serion de lecionoj. En la sama tago s-ro Kazi-Girej ricevis proponon aranĝi E-kurson en Harbina Popola Universitato. Kazi-Girej plu gvidis E-kursojn dum 1914, sed jam ne sola, al li jam helpis du samsocietanoj. En la sama jaro loka gazeto informis pri laŭdinda laboro de Manĉura E-Societo sub gvido de Kazi-Girej. Sufiĉe ofte Kazi-Girej vizitadis la Vladivostokan E-societon “Espero” dum siaj oficvojaĝoj laŭ la aferoj de Ĉina Orienta Fervojo. Mortis Nikolaj Aleksandroviĉ Kazi-Girej la 30-an de decembro 1917 en Harbino.

 

    *Aleksandr Titajev, rusa esp-isto, inĝeniero en urbo Vladivostok, Rusio, gvidanto de Esp-Klubo en Vladivostok. Li vizitis la 5an Pacifikan Esp-Kongreson en urbo Qingdao (1992), kaj gvidante la klubanojn ĉeestis la 5a Esp-Kongreson de Nordorienta Ĉinio (2008), la 1an Junularan Seminarion en Esp-o (2009) kaj la 2an Junularan seminarion (2010), en Harbino.





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688