中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Inter utopio kaj realo: ekspozicio pri Esperanto kaj Volapuko en Munkeno
2011-06-16

 
    Inter utopio kaj realo: Konstruitaj lingvoj por la globalizita mondo

 

    Sub ĉi titolo la Bavara Ŝtata Biblioteko en junio 2012 aranĝos ekspozicion kaj invitos al simpozio. Ĉi aranĝojn surlokajn kompletigas akompana volumo kaj virtuala ekspozicio sur la ret-paĝoj de la Bavara Ŝtata Biblioteko.

 

    Per tio ni memorigas pri du jubileoj:

 

    En 2012 okazos la 100a dat-reveno de la morto de prelato Johann Martin Schleyer, la aŭtoro de la plan-lingvo Volapük.

 

    La pli sukcesa plan-lingvo Esperanto fariĝos 125-jara: en 1887 aperis la unua lerno-libro de "Internacia Lingvo" de Lazar Markovič Zamenhof.

 

    Ambaŭ lingvoj kreiĝis kun la celo faciligi la interkulturan interkompreniĝon kiu intensiĝis dank al la teknikiĝo de long-distancaj vojaĝoj kaj var-transportoj kaj pro la mediata komunikado. Anstataŭ la devo lerni multe da fremdaj lingvoj, ĉiuj homoj tut-monde komunikiĝu per unu sola por ili nova lingvo. Ligita kun la deziro de disvastigo de ĉi lingvoj estis la espero, ke lingvo sentata "neŭtrala" povus akceli la pacon inter la nacioj, ĉar ĉiuj renkontiĝos en lingvo al ili egale "remda".

 

    La konstruitaj lingvoj estas fenomenoj ne nur lingvistikaj, sed ankaŭ sociaj kaj historiaj. Kiel tiaj ili prilumiĝos en la ekspozicio kaj disksutiĝos en la simpozio. La akompana volumo montros ilustraĵojn de la ekspoziciaj objektoj kaj prezentos la kontribuojn de la simpozicio. Per ĉi aranĝoj kaj publikigoj la Bavara Ŝtata Biblioteko kontribuas al la aktuala diskuto pri la franca lingvo en la kunteksto de internacia scienca komunikado kaj donas impulsojn por la akcelado de interlingvistikaj esploroj.

 

    Por la ekspozicio la Bavara Ŝtata Biblioteko povas utiligi siajn valorajn stokojn pri la tem-kompleksoj interlingvistiko kaj plan-lingvoj kaj krome utiligi du grand-animajn donacojn:

 

    La plimulton de la biblioteko kaj la tag-librojn de prelato Johann Martin Schleyer la filoj de D-ro Hanns Martin Schleyer transdonis al la Bavara Ŝtata Biblioteko.

 

    Irmi kaj Reinhard Haupenthal transdonis al la Bavara Ŝtata Biblioteko sian ampleksan plan-lingvan kolekton.

 

    Ambaŭ donacojn la Bavara Ŝtata Biblioteko daŭre disponigas kiel corpus separatum al la publiko kaj al la esploro.

 

    Jen la ligo al la muzea hejmpaĝo.
http://www.bsb-muenchen.de/Einzeldarstellung.403+M5d573d27caa.0.html

 

(El edukado.net)

Redaktoro: Ivanka Stoyanova 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688