中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
KLERIGEJO - nova sekcio en la paĝaro
2011-06-16

 

    Ni kun ĝojo informas vin pri nova iniciato, kiun gastigas ekde nun edukado.net.

 

    Malfermiĝis nova sekcio KLERIGEJO, kie ni planas lanĉi diversajn klerigajn kursojn por ebligi al la membroj de la paĝaro kleriĝi pri esperantologiaj temoj aŭ lerni aliajn aferojn pere de Esperanto.

 

    La kursoj estas laŭ diversaj longecoj kaj strukturoj, kelkfoje filmitaj prelegoj, kelkfoje serio de sonmaterialoj, alifoje nur legendaj tekstoj.

 

    Kvankam ni planis aperigi kursojn nur ekde septembro, nun ni faris escepton lanĉinte senpagan filmkurseton kun la titolo Esperanto en Danlando. Espereble ĝi plaĉos ne nur al tiuj, kiuj partoprenos la kongreson en Kopenhago.

 

    Bv. legi plu pri la KLERIGEJO kaj peti aligon al ĝi en ĝia ĉefpaĝo.

 

(El edukado.net)

Redaktoro:Ivanka Stoyanova

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688