中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Jarraporto kaj impostdeklaro de ESF por la jaro 2010 nun disponeblaj interrete
2011-06-15

 

 

    La 14-an de junio de 2011 – Esperantic Studies Foundation (ESF) anoncis ke ĝiaj jarraporto kaj impostdeklaro por la fiska jaro finiĝinta la 31-an de decembro de 2010 estas nun disponeblaj en la retpaĝo de ESF (http://esperantic.org/eo/pri_ni/finraportoj).

 

    La Fondaĵo raportis jaron de stabileco kaj kresko. La Fondaĵo daŭre donis ĉiujarajn stipendiojn al la Centro por Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo, kiu siavice subtenis certajn malgrandajn esploriniciatojn, kaj al la Interlingvistika Programo de la Universitato de Poznan, Pollando, kaj ankaŭ subtenis siajn daŭrajn projektojn, kiel Lernu!, Edukado, kaj NASK. Ĝi ankaŭ investis en kelkajn novajn projektojn, kiel aŭtomatan gramatikan kontrolilon Lingvohelpilo. La fondaĵo partoprenis en kelkaj konferencoj kaj eventoj kaj ankaŭ mem organizis kelkajn, laŭ Humphrey Tonkin, prezidanto de la Fondaĵo. Inter la eventoj kiujn la Fondaĵo subtenis estis seminario pri Esperanta literaturo ĉe la Universitato de Louisville (Kentukio), kaj konferenco organizita kunlabore kun la Universala Esperanto-Asocio ĉe la Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko. Tonkin aldonis, ke pli da tiaj aktivaĵoj estos eblaj, kiam efektiviĝos la streboj de ESF produkti novajn enspezfontojn, farante la organizon malpli dependa de siaj investaj enspezoj.

 

    Kvankam 2009 estis la jaro de reduktita elspezado pro la malaltiĝinta kapitalo," en la jaro 2010 ni sukcesis stabiligi la fondaĵon kaj komencis denove pensi pri la grandigo de niaj agadoj en estonteco", diris Tonkin.

 

    La ĝeneralaj celoj de la fondaĵo restis la samaj en 2010, t.e.:

 

    (1) plibonigo de la videblo kaj prestiĝo de Esperanto kiel esplortemo kaj instruobjekto,

 

    (2) koncentrado de atento kaj akademiaj rimedoj pri la studo de Esperanto kaj de interlingva komunikado ĝenerale,

 

    (3) kreado de intelekta komunumo de universitataj instruistoj kaj esploristoj dediĉitaj al la ĉi-supraj celoj, kaj

 

    (4) pligrandigo de la funkci-kapablo de la fondaĵo mem.

 

    Por pli da informoj, bonvolu kontakti ESF-on retpoŝte: admin@esperantic.org.

 

(El eventoj.hu)

Redaktoro: Ivanka Stoyanova

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688