中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Labora rilato de UEA kun la Internacia Organizaĵo por Normigado disvolviĝas
2011-06-10

    La partopreno de Universala Esperanto-Asocio en la aktivaĵoj de la Internacia Organizaĵo por Normigado (ISO) komencis rimarkinde plivigliĝi dank' al la nova komisiito Mélanie Maradan, kiu energie eklaboris tuj post sia nomumo en la aprila kunsido de la Estraro de UEA.

 

    Jam ekde 1991 UEA havas oficialajn rilatojn kun la Teknika Komitato pri terminologio k.a. lingvaj kaj enhavaj datumoj de la Internacia Organizaĵo por Normigado (ISO). La 6-an de junio UEA membriĝis ankaŭ en ĝia 2-a subkomitato pri terminografiaj kaj leksikografiaj labormetodoj (ISO/TC 37/SC 2 ). Ĝi okupiĝas pri la praktikaj aplikoj de teorioj, principoj kaj metodoj, precipe, kvankam ne nur, por terminologia laboro. Ĝiaj ĉeftemoj estas interalie terminografio, leksikografio, tradukado, interpretado kaj la internaciaj lingvokodoj , ekz. la dulitera kodo "eo" kaj la trilitera "epo" por Esperanto. Ĝis nun la subkomitato verkis 14 internaciajn normojn.

 

    Ekde nun UEA oficiale rilatas al la subkomitato en kategorio A, t.e. kiel organizaĵo, kiu aktive partoprenas la normigan laboron de la subkomitato. Reprezentanto de UEA rajtas libere vidi kaj komenti la projektojn de la subkomitato kaj nomumi spertulojn por partopreno en ties laborgrupoj kaj laborrenkontiĝoj.

 

    Pri la membriĝo de UEA povis voĉdoni ĉiuj 26 naciaj normigaj institutoj, kiuj partoprenas en la subkomitato. Voĉdonis 18, ĉiuj por la akcepto de UEA: Belgio, Ĉinio, Danio, Francio, Germanio, Hispanio, Irlando, Japanio, Kanado, Kolombio, Nederlando, Korea DPR, Korea Resp., Norvegio, Rusio, Svedio, Sud-Afriko kaj Ukrainio. Neniu voĉdonis kontraŭ, dum 8 institutoj ne partoprenis en la voĉdonado (Aŭstrio, Britio , Finnlando, Kroatio, Irano, Meksiko, Pollando kaj Usono).

 

    Verŝajne jam baldaŭ UEA membriĝos ankaŭ en la tri aliaj subkomitatoj de la Teknika Komitato ISO/TC 37. Ili estas subkomitato 1 pri principoj kaj kunordigado (ISO/TC 37/SC 1 ), subkomitato 3 pri sistemoj por administrado de terminologio, scio kaj enhavo (ISO/TC 37/SC 3 ), kaj subkomitato 4 pri administrado de lingvodatumoj (ISO/TC 37/SC 4 ).

 

    La strukturo de la Teknika Komitato kaj de ĝiaj subkomitatoj povas esti malfacile travidebla al neinformitoj, sed en la 96-a UK en Kopenhago interesitaj kongresanoj havos okazon ekkoni ĝin per prelego en la Terminologia Forumo. La Forumo okazos vendredon, la 29-an de julio, ekde 13.00 ĝis 16.00. Ĝeneralaj informoj estas legeblaj en Vikipedio.

 

(El uea.org)

Redaktoro: Ivanka Stoyanova





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688