中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Nova diplomito de la Germana Esperanto-Centro
2011-06-10

    Dum la 51-a Studsesio okazinta de la 20-a ĝis la 22-a de majo de 2011 – post kelkjara frekventado de studsesioj en Herzberg – ricevis sian atestilon d-ro Johannes Mueller kaj fariĝis diplomito de GEA por Esperanto-instruado.

 

    Peter Zilvar kaj Zsofia Korody, respondeculoj pri klerigado en la Interkultura Centro Herzberg kaj la partoprenantoj de la kleriga semajnfino gratulis lin pro la bona rezulto. Li plurfoje prelegis dum la kleriga periodo kaj sukcese trapasis la C1-nivelan UEA-ITK KER-ekzamenon.

 

    Sube estas kelkaj bildoj pri la evento.

 

(el Esperanto-urbo)

Redaktoro: Wang Lihua

 


Flagoj salutas la gastojn antaŭ la Esperanto-domo

 


La nova diplomito kun gestudantoj en la ICH-ĝardeno 

 

 
Johannes kun la atestilo kaj donacetoj

 


Iom da ripozo en amika rondo 

 


Ĝardena rostado post laciga tuttaga studprogramo 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688