中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Jarlibro 2011 aperis
2011-06-10

    Portreto de Marianne Vermaas malfermas Jarlibron 2011 de UEA, kiu aperis la 8-an de junio. Per tio la Asocio omaĝas la unuan direktoron de la Centra Oficejo en Roterdamo, ĉar en septembro ĉi-jare pasos 100 jaroj de post ŝia naskiĝo. Ankaŭ la antaŭparolo de la nuna direktoro Osmo Buller estas dediĉita al la datreveno de Vermaas.

 

    Du trionoj de la 288-paĝa libro konsistas el la Delegita Reto kun la adresoj de 1673 delegitoj en 103 landoj. Kvankam la nombro de individuaj membroj de UEA grave malkreskis pasintjare kaj delegitoj perdas sian funkcion, se ili ĉesas esti membroj, la nova Jarlibro havas nur ses delegitojn malpli ol la pasintjara. Estas 52 ĉefdelegitoj, 951 lokaj delegitoj, 99 vicdelegitoj, 33 junularaj kaj 1275 fakaj delegitoj. Krome en Brazilo estas 5 regionaj delegitoj. La fakdelegitoj reprezentas preskaŭ 800 fakojn.

 

    En la unua parto, eldonita ankaŭ aparte kiel Gvidlibro 2011, aperas adresoj k.a. informoj pri la organoj, instancoj kaj servoj de UEA kaj TEJO, pri landaj kaj fakaj asocioj, akademioj, edukaj kaj kulturaj instancoj, bibliotekoj, radioelsendoj kaj pri Esperanto en Interreto.

 

   Fine de la Jarlibro troviĝas du rabatkuponoj de la Libroservo de UEA por tiuj, kiuj faras mendojn per papera poŝto. Por retaj mendoj ne necesas uzi la kuponon. Membroj kun Gvidlibro aŭ Jarlibro rajtas dufoje jare mendi librojn k.a. varojn kun rabato de 10%. Membroj en pli altaj kotizkategorioj rajtas je rabato ĉe ĉiu mendo.

 

    Individuaj membroj povas profiti de la informa trezoro de la Jarlibro ankaŭ rete. Krom facila serĉebleco de delegitoj k.a. informoj, la Reta Jarlibro havas la avantaĝon, ke ĝi estas daŭre ĝisdatigata. Uzantoj de la Reta Jarlibro, kies kotizo rajtigas ricevi la revuon Esperanto aŭ Kontakto, povas legi ilin rete jam kiam ili estas presataj. Por ekuzi tiun servon necesas unue registriĝi ĉe reto.uea.org.

 

    Kvar el kvin delegitoj estas atingeblaj retpoŝte. Unuafoje kelkaj delegitoj anoncis retadreson en Jarlibro 1994. En 1996 unu el dek delegitoj (10,3%) havis retadreson, en 2001 preskaŭ duono (48%) kaj en 2006 pli ol du trionoj (68,9%). La ĉi-jara Jarlibro indikas retadreson ĉe 1352 delegitoj (80,8%).

 

(El uea.org)

Redaktoro: Ivanka Stoyanova





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688