中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
ILEI kaj UEA subtenas la universitatan trejnadon
2011-06-09

    Tra la lastaj du jaroj UEA kaj ILEI kunlaboris por finance kaj praktike subteni la instruisto-trejnan programon de la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Pollando. Ili tion faris per disponigo de kvar stipendioj en la valoro de 250 eŭroj, por helpi al precipe junaj kursanoj el malpli pagipovaj landoj mildigi la kurs- kaj vojaĝ-kostojn de la partoprenado. Prioritaton oni donis al tiuj, kiuj povis demonstri klaran intencon, aktive instrui la lingvon poste aŭ eĉ dume. Spertoj el tiuj jaroj montriĝis pozitivaj – kelkaj subtenitoj nun aktive instruas; iuj ludas pliajn aktivajn rolojn, ĉu en junularaj, lokaj aŭ landaj asocioj. Tio inkluzivas freŝbakitajn esperantistojn, kiuj ene de tri-kvar jaroj levis sin al la universitata nivelo.

 

    Por 2011, UEA kaj ILEI denove anoncas la eblon pri la nove lanĉota tri-jara kursaro pri interlingvistiko, kiu kovras vastan gamon de temoj – lingvo, kulturo, literaturo, tradukado, utiligo, kaj – nelaste – pedagogio. La kurs-komenco okazos en septembro, 2011, kaj la stipendioj rilatos al la unuaj du semestroj de la ses-semestra tuto. Tiu kurso estas en la universitato plene oficiala, kursfinintoj ricevos ŝtate rekonatan diplomon. Vidu informojn en la aldonita informilo.

 

    Kandidatiĝoj por la kursaro akcepteblas ĝis la 15a de aŭgusto, 2011. Petoj por stipendioj akcepteblas ĝis la 20a de julio, aŭ surloke ĝis la tria tago de la Universala Kongreso; la ricevontoj estos deciditaj en la UK de UAM (Koutny Ilona), UEA (Claude Nourmont-Moon), ILEI (Zsofia Kóródy) kaj Edukado.net (Katalin Kováts). Kandidatoj bonvolu liveri kutimajn biografiajn informojn, kun emfazo al instruado de lingvoj, ekzistanta aŭ estonta instruado de aŭ pri Esperanto. Preferon ricevos junaj kandidatoj kun limigita pagipovo, kiuj povas klare montri intencojn instrui Esperanton aŭ alimaniere aktivi movade dum kaj post la kurso. Ricevontoj de stipendioj devos subskribi kun la stipendiantoj kontrakton pri plenumo de la kursodevoj.

 

    Sendu kandidatigajn petojn al: Koutny Ilona , Zsofia Korody , Claude Nourmont Moon kaj Katalin Kováts.

 

    Pliaj informoj: http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html.

 

(El edukado.net)

Redaktoro: Ivanka Stoyanova

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688