中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
La 51-a Kleriga Semajnfino
2011-06-09

    Inter la 20-a kaj la 22-a de majo okazis la 51-a Kleriga Semajnfino en Herzberg. La ĉeftemoj estis faka terminologio, scienca tradukado, minoritataj lingvoj en Germanio kaj la organiza strukturo de la Esperanto-movado.

 

    Post konatiĝo kun multaj fakaj vortaroj en la biblioteko de la Interkultura Centro Herzberg la partoprenantoj plenumis praktikajn taskojn: tradukojn de tekstoj pri la Nacia Parko Harz. Ekestis vera metieja kunagado. La seriozan laboron sekvis refreŝiga promeno laŭ la nova arbo-esplora pado ĉirkaŭ Jues-lago kaj agrabla rostado en la Esperanto-ĝardeno.

 

    Jen kelkaj fotoj pri la bona etoso.

(el Esperanto-urbo)

Redaktoro: Wang Lihua

 


Lernado dum promenado 

 


Esploro de la arboj ĉirkaŭ Jues-lago, kie novaj ŝildoj montras la arbonomojn ankaŭ en Esperanto 

 


Temoj de la studsemajnfino: terminologio kaj tradukado 

 


Multe da lernado per traduktaskoj 

 

 
En varma vetero estas agrable sidi en la ĝardeno.

 


Komuna manĝado kreas bonetoson.

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688