中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Redakcio de EPĈ kaj retejo www.arcticportal.org kunlaboros
2011-06-08


S-ino Chen Shi, direktoro de la redakcio de EPĈ, kaj s-ro Ragnar Baldursson, ministro-konsilanto de la Islanda Ambasado en Ĉinio

 

    S-ino Chen Shi, direktoro de la redakcio de El Popola Ĉinio (EPĈ), intervidiĝis ĵaŭde en Pekino kun s-ro Ragnar Baldursson, ministro-konsilanto de la Islanda Ambasado en Ĉinio. Intertempe, la du flankoj interŝanĝis opiniojn pri kunlaboro por lanĉi retpaĝojn de www.arcticportal.org en la lingvoj angla, ĉina kaj Esperanta, kaj malfermi kursojn en la ĉina lingvo kaj en Esperanto.

 

    La retejo www.arcticportal.org tuŝas multajn kampojn, kiaj scienca esplorado, mediprotektado, turismado, kulturo ktp, kaj celas servi la tutan mondon en pluraj kampoj, precipe liveri servojn al turismado en diversaj lokoj de la mondo, al scienca esplorado en polusaj regionoj..., kunlabori kun diversaj landoj kaj regionoj en pluraj kampoj por akceli interŝanĝon kaj komunan disvolviĝon.

 

    La du flankoj konsentis daŭrigi kaj profundigi la dialogon pri kunlaboro tiukampe.

 

Redaktoro: Wang Lihua

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688