中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Radio Esperanto denove aŭskultebla
2011-06-08

 

    Post duonjara silento, kaŭzita de la transloĝaj problemoj ligitaj kun grava operacio, hodiaŭ, la 5an de junio 2011, aperis en la reto la 27a sonprogramo de "Radio Esperanto", unuafoje registrita kaj produktita en Moskvo.

 

    En la programo:

    - La unua Moskva programo: enkonduko de AlKo

    - Nekutima futbalo: felietono de HaGo

    - Esperanto-novaĵoj (AlKo)

    - La Ondo de Esperanto, 2011, №4-5 (HaGo)

    - La Ondo jubileas (AlKo)

    - La dimanĉaj fotoj: kanto de Inicialoj DC

 

    La programon gvidas Halina Gorecka (HaGo) kaj Aleksander Korĵenkov (AlKo)

 

    La programo daŭras 21 minutojn.

 

    Amplekso: 20 Mbajtoj.

 

    Aŭskultu ĉi tiun kaj la pli fruajn elsendojn de "Radio Esperanto" rete: http://la-ondo.rpod.ru/ aŭ senpage abonu ilin:

 

    http://la-ondo.rpod.ru/rss.xml

 

    La 6an de junio, oni renkontiĝis kun la gvidantoj de "Radio Esperanto" en la univesitato "Justo" en festkunveno dediĉita al la 20-jariĝo de la relanĉo de "La Ondo de Esperanto" kies jubilea, ducenta numero ĵus aperis: http://vkontakte.ru/event27507096

 

(el http://sezonoj.ru/)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688