中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Celtrafa prelegserio de Petra Smideliusz en Braziljo
2011-06-07

 

 

    De la 3-a ĝis la 5-a de junio la esperantistoj de la brazila ĉefurbo amase partoprenis neordinaran klerigan eventon, kiu, laŭ kelkaj el ili, signis markon je iliaj esperantistaj vivoj kaj montris novajn vojojn kaj perspektivojn por la loka Esperanto-movado.

 

    Temis pri la kleriga vizito de Profesorino Petra Smidéliusz, el Hungario, kiu en Braziljo kronis sian rondvojaĝon en Suda Ameriko per brila tritaga prelegserio pri la situacio de Esperanto en kelkaj eŭropaj landoj, diversaj edukcelaj projektoj okazantaj en Eŭropo kaj preparsesioj por la KER-ekzamenoj okazontaj komence de julio en Braziljo.

 

    La grandnombraj interesiĝintoj devigis la organizanton de la evento serĉi pli taŭgan lokon ol la sidejoj de la lokaj Esperanto-asocioj kaj tio kondukis al nova neantaŭvidita celtrafo, ĉar la prelegsesio okazis en la aŭditorio kaj lernoĉambroj de la urbocentra branĉo de la prestiĝa dekĉenera lingvolernejo COOPLEM – Kooperativo de Instruistoj pri Modernaj Lingvoj.

 

    Plia cela trafo estis la bona neantaǔvidita okazo, kiun havis Profesorino Petra helpe de la organizantoj, nome alparoli ĉirkaǔ 150 instruistojn de tiu ĉena ligvolernejo, kiuj koincide samloke kunvenis por pritrakti administrajn aferojn. Tiu lingvoinstruista etoso povos estonte fariĝi fekunda grundo kaj naskejo de novaj Esperanto-instruistoj.

 

    La 18 horan semajnfinan prelegserion de Profesorino Petra ĉeestis mezume 30 esperantistoj.

 

    Laŭ la takso de la loka reprezentanto de ILEI-BR, pli ol dek celoj estis samtempe trafitaj. El inter tiuj la braziljaj esperantistoj havis la eblecojn taksi kaj plialtigi sian lingvo-nivelon kaj aktualiĝi pri la ĉiam pliboniĝanta statuso de Esperanto en la mondo kaj pri la eksterbrazila stato de la instruado de Esperanto, kaj ĝiaj metodologiaj kaj didaktikaj aspektoj.

 

    La ĉeestintoj jam senpacience atendas la pason de tri semajnoj, kiam revenos Petra, akompanata de Doktorino Katalin Kováts por daŭrigi tiun brilan klerigan eventoserion kaj okazigi la KER-sesion.

 

    Raportis Josias Barboza, reprezentanto en Braziljo de la Brazila sekcio de ILEI.

 

(el http://www.edukado.net/)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688