中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
La filmo 'La universala lingvo' prezentota dum la kongreso de Esperanto-USA
2011-06-07

    La dokument-filmo de Sam Green pri Esperanto, The Universal Language (La universala lingvo), estos prezentita dum la ĉi-jara kongreso de Esperanto-USA en Emeryville, Kalifornio, 17-20-a de junio, 2011.

 

    La 25-minuta dokument-filmo pri Esperanto estas ĉefe la produkto de la filmado, kiun Sam Green faris dum la pasintaj kelkaj Universalaj Kongresoj de Esperanto, kun la subteno de ESF (la malneto de tiu ĉi filmo estis prezentita la 15-an de decembro dum la Esperanto-simpozio ĉe UN en Novjorko, organizita de la Novjorka Oficejo de la Universala Esperanto-Asocio kaj vizitita de George Soros). Tiu ĉi estas la dua filmo el du planitaj dokument-filmoj. La unua, Utopia in Four Movements (Utopio en kvar movimentoj), estis unue prezentita dum la film-festivalo Sundance kaj estis tre bone akceptita.

 

    La kunlaboro inter ESF kaj la reĝisoro Sam Green datiĝas ekde 2006, kiam ESF konsentis provizi limigitan financan subtenon por la dokument-filmo pri Esperanto fare de Sam Green, kies unua dokument-filmo, The Weather Underground (La Vetera Subgrundo) estis nomumita por la premio Academy Award. La dua subvencio estis donita al li en 2007. S-ro Green kaj lia teamo vizitis en 2006 la Universalan Kongreson en Florenco, kaj en 2007, la UK-n en Jokohamo. Por lerni pli pri Sam Green: http://www.samgreen.to

 

    Ankaŭ ESF estos larĝe prezentita dum la kongreso, kun kvin el ok estraranoj partoprenontaj. La prezidanto de ESF, Humphrey Tonkin faros la festparoladon kun la temo "La nova rolo de Esperanto", kaj ESF faros prezentaĵon Konatiĝu kun ESF. -- Por lerni pri la kongreso kaj kiel aliĝi, bv. viziti http://esperanto-usa.org/lk2011/ .

 

(el http://esperantic.org)

Redaktoro: Li Jianhua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688