中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Kabbala Esperanto
2011-06-03

    "Kabbala Esperanto" estas la unua volumo de amromano de Olivia Cattan, prezidantino de la multkultura, sekulara, feminista, nepartipolitika kaj civitana asocio "Paroles de femmes" (Paroloj de virinoj).

 

    Ĉe la paĝo "Pourquoi ce livre? (Kial tiu libro?)" de ĝia retejo, Olivia Cattan klarigas sian malkovron de Esperanto: "Mi malkovris la destinon de tiu lingvo, de tiu familio Zamenhof ekstermita pro malamo de Hitler, de tiuj esperantistoj senditaj fare de Stalin al gulagoj. Mi eksciis ankaŭ ke multaj kluboj ekzistas tra la mondo kaj ke pli ol 10 milionoj da homoj parolas tiun paco-lingvon. Mi, kiu partoprenis en multaj packonferencoj, mi diris al mi, ke tiu lingvo povus fariĝi la ŝlosilo de la interpopola frateco, kaj tiam mi eklernis ĝin."

 

    Eblas aldoni komenton.

 

    Olivia Cattan verkis ankaŭ libron sub la titolo "La femme, la République et le bon Dieu — La place des femmes dans la société est-elle menacée par les religions?" (La virino, la Respubliko kaj la bona Dio — Ĉu estas religia minaco pri la loko de la virinoj en la socio?). Batalo des pli malfacila ke, ambaŭflanke, ekstremistoj strebas akrigi la vundojn kaj krei pliajn.

 

    Povas esti utile rememorigi la ekziston de kooperativa vilaĝo "La Pacoazo" (Neve Shalom — Wahat al-Salam), konsistanta el 40 familioj de judoj kaj palestinaj araboj, kies retejo estas en pluraj lingvoj, inkluzive de Esperanto.

 

(Kontribuo de Henri Masson el Francio)

Redaktoro: Wang Lihua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688