de Laŭlum
Nordokcidente de Pekino
allogas nin la Drakravino.
ni projektadis ĝin viziti,
ekaŭtis al ĝi je semajnfino.
La vojo venas en montaron,
zigzage traas rokan maron,
jen ĝi borderas montokreston,
jen ĝi tunelas tra klifbaron.
Ni vidas jen gigantan ŝildon
kaj ĝian buntan mapobildon
pri la ravino pitoreska.
Rigardu jen kolombobirdojn!
Ni venas jen en homosvarmon
kaj multkoloran floran ĉarmon
inter bongustaj konstruaĵoj,
subite sentas flaman varmon.
Sinsekvaj kvin eskalatoroj
nin levas per siaj motoroj
al alta kajo kun boatoj
por plezurigo de la koroj.
Ni enŝipiĝas kun aliaj,
kaj komenciĝas emociaj
vizitoj al la interesaj
pitoreskejoj idiliaj.
Jen kruta klifo kun kiosko,
jen kalka roko kun pinbosko,
jen fend' profunda en rokmuro,
jen vent' aroma kiel mosko.
Alvenas jen motorboato
kun buntaj flagoj en flirtado,
huraas ĉiuj je l' rakonto,
kvazaŭ al karaj jamkonatoj.
Dum lante la boat' moviĝas,
subite krio disaŭdiĝas:
"Rigardu, iu akrobatas!
Surdrate l' viro transkapiĝas!"
Mi levas supren la okulojn,
kaj vidas nigran homfiguron
en la aer' sur drat' streĉita,
kiu transkapiĝe faras rulojn.
"Jen bunĝisaltas[1] brava viro!"
Rigardas supren mi kun miro.
Ho vere iu falas suben.
Iuj ekkrias kun admiro.
Kaj poste supren ni grimpadas,
malnovan templon ni rigardas.
Budhistoj pie riverencas,
incenso brulas, preĝoj ardas.
Laboras streĉe la telfero
vagonoj glitas en l' aero.
Iuj veturas glitĉarete,
amuzas sin ja sen danĝero.
Ni ofte fotas por memoro;
ridetas nimfo kun sinjoro;
ne mankas tie fremdlandanoj
kun plezurplena gajhumoro.
Ni fine venas en tunelon
malhelan kiel noktĉielon.
Sed post eliro l' brila suno
redonas al ni l' tagan helon.
Vizito al la Drakravino
similas al bongusta vino;
ni sentas ĝojon kaj kontenton
dum renkontiĝo kun feino.
2011 05 10 Pekino
[1]Bunĝio (angle bungee) − elasta kablo. Bunĝi-salto − salto malsupren de altejo kun la kruroj ligitaj sur malsupra fino de bunĝio direkte al surfaco de akvo aŭ grundo. |