中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Lernu.net atingas sojlon de 100 mil registritaj uzantoj!
2011-06-03

 

    Laŭ komuniko de Esperantic.org:

 

    Karaj samideanoj,

 

    Ni kun granda plezuro informas vin pri gravega mejloŝtono por Lernu.net: ĝi ricevis sian 100-milan registritan uzanton!

 

    ESF elkore dankas ĉiujn kunlaborantojn de lernu!, kaj ankaŭ ĉiujn esperantistojn, kies malavaraj donacoj kontribuis al tiu ĉi sukceso. Fakte, Lernu.net estas unu el la plej ambiciaj kaj sukcesaj projektoj sponsoritaj de ESF, kaj tiu jubileo estas grandega atingo ne nur por nia fondaĵo, sed ankaŭ por la tuta Esperanto-komunumo. ESF fieras, ke nia financa subteno ebligis la ekeston de tiu ĉi unika kaj plej vizitata Esperanto-retejo en trideko da lingvoj, kun ĉ. 100 mil paĝ-vizitoj ĉiutage, kun pli ol cento da volontulaj lingvohelpantoj kaj tradukistoj, kaj nun kun komunumo de cent mil registritaj uzantoj el 240 landoj! Por festi tiun ĉi jubileon, la lernu-teamo okazigas konkurson por krei reklamojn por la retejo (legu pli ĉe http://lernu.net/konkurso).

 

    ESF tre fieras pri siaj atingoj, kaj la jubileo de Lernu.net estas klara ekzemplo de tio. Sed ni tamen vidas ankoraŭ pli grandajn eblojn por evoluo kaj kreo de novaj Esperanto-projektoj, kaj krome necesas subteni kaj pludisvolvi la jam ekzistantajn. Lernu.net, NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto: http://esperanto.org/nask), edukado.net kaj aliaj projektoj sponsorataj de ESF daŭre vigle evoluas. Ekzemple, edukado.net antaŭ nelonge lanĉis Retan Instruistan Trejnadon (RITE, www.edukado.net/rite), kaj ni investis en la kreo de aŭtomata lingvokontrolilo por lernu, por doni pli rapidajn respondojn al la lernantoj kaj faciligi laboron de lingvohelpantoj (bv. vidi la testan version ĉe lingvohelpilo.ikso.net). Tiu estas nur du ekzemploj el multaj inciatoj, kiuj meritas vian subtenon.

 

    Fakte, niaj ambicioj jam preterpasas niajn financajn kapablojn, kaj pro tio ni petas vian financan subtenon. Nia fondaĵo ne ricevas monon de ajna registaro, kaj ni dependas de la malavaraj donacoj de homoj kiel vi, kiuj pasie strebas al egaleco kaj plibonigo de komunikado inter la popoloj de la mondo, por daŭre sponsori Esperanto-rilatajn edukajn kaj esplorajn projektojn.

 

    Ni invitas vin viziti nian retejon por lerni pli pri niaj agadoj: www.esperantic.org kaj ankaŭ kiel vi povas subteni ESF-n: http://esperantic.org/eo/donacoj/subtenu.

 

(Kontribuo de Henri Masson el Francio)

Redaktoro: Wang Lihua

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688