中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Arbo-esplora pado
2011-06-02

    Grava evento okazis en la 7-a de majo en Herzberg: aperis novaj, publike videblaj Esperanto-reklamiloj en la Esperanto-urbo. 53 arboj ĉirkaŭ la urbomeza Jues-lago ricevis nomŝildojn kaj tiel ekestis interesa promenvojo, kie oni povas lerni la nomojn de arboj en la lingvoj germana, scienca latina kaj en Esperanto. Dank' al la bona kunlaboro de loka iniciatgrupo Zukunftswerkstatt, NABU (la germana naturprotekta asocio) kaj la Interkultura Centro Herzberg sukcese realiĝis tiu projekto kaj aperis pri la arboj ankaŭ 3-lingva broŝuro kun mapo. Sube estas fotoj pri la inaŭguro, ŝildoj kaj ĉirkaŭaĵo.

 

(el Esperanto-urbo)

Redaktoro: Wang Lihua

 


Afiŝo kun la nomoj kaj bildoj de la arboj, kaj meze la mapo de la esplor-pado 


 

Unu el la 3-lingvaj informo-tabuletoj 


 

Membroj de la Esperanto-klubo partoprenis en la malgranda festo. 


 

Gesine Langenkamp, prezidantino de Zukunftswerstatt, salutas la publikon. 


 

Kelkaj vizitantoj kun la projektgvidantoj 


 

Membroj de la Esperanto-klubo studas la broŝuron pri la nova pado. 


 

Bela vojeto allogas al ripoziga promenado. 




 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688