中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Li Shijun, eksterordinara tradukisto de Esperanto
2011-06-01

de ZHANG XIAOTONG (Elena)

 

 

    Li Shijun, fama Laŭlum, estas veterana kaj eminenta tradukisto de Esperanto en Ĉinio kaj en la internacia Esperantujo. Li havas multajn studentojn tra la tuta lando kaj li redaktoris bonajn lernolibrojn. En la pasintaj 60 jaroj, kiel unu el la fondintoj de la Ĉina Esperanto-Ligo, li ĉiam kune "marŝis" kun la ĉina E-movado. Li posedis Esperanton per memlernado, tradukis verkojn kun ĉirkaŭ cent milionoj da ideogramoj, kaj tri el la kvar monumentaj klasikaj romanoj de Ĉinio "Pilgrimo al la Okcidento", "Romano pri la Tri Regnoj" kaj "Ĉe Akvorando" estis Esperantigitaj per liaj manoj. Li kulturis multajn esperantistojn kaj per tio semis semojn por la ĉina Esperanto-afero. Honorita kiel "neordinara homo de la ĉina tradukista rondo", li restas ĉiam indiferenta al famo kaj profito.

 

    Dum la intervjuo sinjoro Li Shijun (Laŭlum) rakontis pri siaj spertoj en tradukado. Naskiĝinta en kampara familio, li ne havis bonan kondiĉon por lernado, sed li tre interesiĝis pri scienco kaj memlernis pere de la lernolibroj, kiujn li aĉetis kontraŭ sia biciklo. Sed la malfacileco de la vivo disrompis lian sonĝon por fariĝi sciencisto. La batalo kontraŭ la japanaj agresantoj perdigis liajn gepatrojn kaj hejmon. Lumo de espero aperis poste, ke li trovis libron pri Esperanto, kiu interesis lin, kaj per la libro li memlernis Esperanton en du semajnoj. Hazarde sinjoro Li Shijun (Laŭlum) kaj aliaj 3 lernantoj de Esperanto sur la ĵurnalo Xinhua trovis informojn pri Esperanto-kurso. De tiam li ĉeestis la kurson kaj komencis la vivon por Esperanto.

 

 

    Vi povas legi seriozecon el lia vizaĝon, eĉ se en la intervjuo. Li diris, ke por lerni Esperanton, li mane kopiis vortaron kaj per la kopio li memoris multajn vortojn, kaj bone konis frazojn. Kiel serioza kaj diligenta li estis! Leginta kelkajn verkojn de famaj verkistoj, li ekkonsciis la gravecon de lerno el klasikaj verkoj. Nur per legado de multaj Esperantaj verkoj lernantoj povas akiri pli bonan lingvo-konscion.

 

    Oni uzas la vorton "energiplena" por priskribi sinjoron Li Shijun (Laŭlum), ĉar dum malfacila periodo de lia malsaniĝo, li daŭre kolektis materialojn de Esperantaj verkoj kaj faris tradukon. Kiam li tradukis la poemaron "Aŝma", li milfoje legis la originalan verkon kaj korektis la tradukaĵon ĝis kiam li kontentiĝis pri la lingvaĵo. Li konfesis, ke Esperanto-tradukado okupis plejparton de lia tempo, pro tio li ne povas bone prizorgi la familianojn. Tamen li ne ĉesis sian esploradon en Esperantujo. Nun kvankam li jam aĝas 80 jarojn, tamen li persone instruas studentojn kaj ĉeestas diversajn akademiajn aktivadojn de Esperanto.

 

    En la jaro 1983, Li Shijun estis elektita kiel membro de la Akademio de Esperanto sub UEA. En la intervujo, sinjoro Li Shijun (Laŭlum) proponis al junaj Esperanto-tradukistoj, ke traduko estas ne nur ŝanĝiĝo inter lingvoj, sed ankaŭ arta manovro de diversaj kulturoj, kiuj prezentiĝas en la verkoj; junaj tradukistoj devas senĉese lerni lingvon kaj kulturon, kulturi la kutimon demandeman kaj suspekteman al la lingvon.

 

    Sinjoro Li Shijun (Laŭlum) estis premiitaj de Premio por la Tutviva Kontribuo en la ĉina E-movado dum la aktivado memore al la 60-jariĝo de ĈEL. La nomo Li Shijun (Laŭlum) jam gravuriĝis en la koro de ĉiuj esperantistoj, kiuj honorigas kaj honorigos lin dum la tuta vivo.

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688