中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Karmen el Sevilla - en Esperanto?
2011-06-01

    Interkant' estas sendependa kultura Esperanto-asocio, kreita antaŭ du jaroj. Jam sukcese ĝi koncertis ses fojojn pri "Ĝenerala kanto", du aliaj koncertoj estas preparataj; la sekva prezento verŝajne okazos en Sarajevo dum la kongreso de SAT (30.7 ĝis 6.8.2011).

 

    Por ke tiu kultura engaĝigo daŭru plu, kompetenta skipo preparas la duan projekton: "Karmen' - ciganino el Sevilla".

 

    Eniris la skipon por esperantigi ĝin: Michel Duc Goninaz, Marcel Redoulez, Rikardo Cash, Bernard Legeay, Serge Sire. Konsilantoj: Laurent Peuch (teatraĵo), Bernard Behra kaj Jorgos Comte. Enscenigisto: momente serĉata.

 

    Daŭro de la spektaklo: 2 horoj.

 

    La koncerto, preferinde, okazos en regionaj festsalonoj de 200/300 sidlokoj.

 

    Sciu, ke la koruso Interkant' serĉas kantistojn, ĉefe tenorojn kaj infanojn. La proponata korusa laboro estas multe pli facila ol solista kantado, kaj kanteblas ankaŭ de simplaj kantistoj. Por prepariĝi individue eblos rete elŝuti registraĵojn, ekzercadi hejme, kaj poste partopreni en regiona trimestra provludo. Estas atendata partopreno de belgoj, germanoj, svisoj, italoj kaj hispanoj kaj aliaj.

 

    En 2012 kaj 2013 estos proponitaj du staĝetoj de kvar tagoj, en centro de Francio por kunigi la diversajn aktorojn de la spektaklo.

 

    Se vi estas organizanto de Esperanta renkontiĝo, pripensu enprogramigi nian spektaklon ekde la jaroj 2013/2014.

 

    F. Leveque (korus-estrino),

 

    leveque.franjo@gmail.com

 

    3 rue Voltaire, FR-22000 – St Brieuc, Francio. Tel: +33 (0)9 53 927737

 

(El eventoj.hu)

Redaktoro: Ivanka Stoyanova

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688