中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Miaj impresoj pri la 60-jara jubileo de Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL)
2011-05-31

de IVANKA STOYANOVA

 

    La 20-an de majo 2011 en la Internacia Kongresejo de Xindadu-hotelo en Pekino okazis solena kunveno memore al la 60-jara jubileo de Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) kun temo 'Marŝi kun Espero'.

 

    Mi estis agrable emociita, ĉar en 2006 mi partoprenis en la 55-jara jubileo de ĈEL kaj tio por mi kiel bulgarino estas granda bonŝanco, honoro kaj vere grava okazaĵo.

 

    Nia grupo de oficistoj, laborantaj en EPĈ kaj ĈEL veturis per oficeja aŭtobuso kaj alproksimiĝante al la hotelo de ĉiuj flankoj videblas rapidemaj homoj, por alveni pli frue kaj renkontiĝi kun geamikoj. Ĉe la enirejo de la hotelo ĉiuj partoprenantoj ricevis belan jubilean sakon kaj en ĝi -- donacoj, belaj memoraĵoj pri la jubilea tago de ĈEL. La vidaĵo en la akceptejo estis pli ol impresinda-- ĉiuj konatoj salutas unu la alian, amikoj prezentas al siaj amikoj aliajn amikojn, la etoso similas kiel al familia renkontiĝo. Mi vidis malnovajn amikojn, kaj pri iuj mi eĉ ne sciis, ke alvenos; mi kreis novan amikecon, ni fotiĝis kaj interŝanĝis niajn retajn ligilojn kaj telefon-numerojn. En la salono mia kolegino Wang Lihua montris al mi mian nomon skribita papere sur la seĝo de la dua vico kaj mi havis la plezuron sidi inter la sinjoroj Ling Bo kaj Shi Zhi You.

 

    Por saluti la jubileulojn ĉeestis la festan kunvenon eksterlandaj reprezentantoj -- s-ro Renato Corsetti, eksprezidanto de UEA, s-ro Agou Takaŝi, ĝenerala sekretario de Japana Esperanto-Populariga Asocio,

 

    s-ro Ho Song, vicprezidanto de Korea Esperanto-Asocio, s-ro Samdan Tsedendamba honora prezidanto de Mongola Esperanto-Ligo; altrangaj oficistoj de Islanda, Hungara kaj Pollanda diplomatoj en Ĉinio.

 

    Ni havis la honoron vidi kune kun la supre menciitaj gastoj sur la podio niajn gvidantojn -- s-ro Chen Haosu, prezidanto de ĈEL kaj prezidanto de Ĉina Popola Asocio de Amikeco kun Fremdaj Landoj, s-ro Zhou Mingwei, prezidanto de Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Administracio, s-ro Guo Xiaoyong, konstanta vicprezidanto de Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Administracio kaj unua vicprezidanto de ĈEL, kaj estroj de EPĈ, ĈEL kaj veteranaj esperantistoj.

 

    Prezidis la kunvenon s-ro Yu Tao, vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de ĈEL.

 

    Sur mura ekrano maldekstre kaj dekstre ni spektis la valoran filmon "Marŝi kun Espero", kiu rakontas la 60-jaran historion de ĈEL.

 

    Post salut-paroladoj de honoraj gastoj kaj gvidantoj estis premiitaj de Premio por la Tutviva Atingo en la ĉina E-movado kvar veteranaj esperantistoj-- sinjorino Tan Xiuzhu - eksprezidanto de ĈEL kaj prezidanto de la Kontrola Komisiono de ĈEL, s-ro Li Shijun (Laŭlum)-- esperantologo, verkisto, tradukisto, membro de la Akademio de Esperanto, s-ro Li Sen -- Honora prezidanto de Ĉina Fervojista Esperanto-Asocio kaj s-ro Xie Yuming-- Esperanto-akademiano, kiu pro sia malbona sanstato ne ĉeestis la kunvenon kaj lin anstataŭis Zhao Jianping, vicprezidanto de ĈEL. Mi estas feliĉa, ke tre bone konas la unuaj tri gajnintojn de la Premio kaj jam delonge admiras ilian E-aktivadon.

 

    Fine de la kunveno kiel kutime ĉiuj starante kaj emocie kantis la E-himnon ''La espero''. ĈEL regalis la partoprenantojn en la kunveno. Dum la festa tagmanĝo mi sidis ĉe la tablo kun ĉinaj kaj eksterlandaj esperantistoj kaj ni daŭrigis nian paroladon pri la E-movado en la mondo. Sinjoro Samdan Tsedendamba, honora prezidanto de la Mongola Esperanto-Ligo pere de sia tradukisto profesoro Samdangiin Tsedendamba multe interesiĝis pri Bulgario kaj mi estis tre fiera, kiam li diris, ke konas Bulgarion kiel ''Lando de la rozoj''. Intervenis en nia parolado ankaŭ s-ro Agou Takaŝi, nun laboranta en Mongolio. La limigita tempo rapide pasis kaj ni plej amike adiaŭis kun bondeziroj daŭrigi niajn kontaktojn.

 

    Laŭ la statistiko en la kunveno partoprenis pli ol 260 esperantistoj el ĉiuj regionoj de Ĉinio kaj esperantistoj el dek landoj, nun loĝantaj en Ĉinio.

 

    Neforgesebla kaj memorinda estos por mi la celebrado de la 60-a datreveno de Ĉina Esperanto-Ligo kaj la fotoj rememorigos al mi pri la evento.

 


Ivanka dum la festa kunveno okaze de la 60-jariĝo de ĈEL 
 

Ivanka kaj Laŭlum en la oficeja aŭtobuso veturante al la Kongresejo 
 

Ivanka, Laŭlum kaj Wang Xifu (vicdirektoro de EPĈ) (Foto de Mingxiao Sun)  
 

Ivanka kaj Shanshan el E-redakcio de ĈRI en la Kongresejo  
 

Shi Zhi You (maldekstre), Ivanka kaj Ling Bo (dekstre) dum la festa kunveno 
 

Zhang Changsheng (maldekstre), Ivanka kaj Gregor Kneussel el Aŭstrio 
 
 
Ivanka, Gregor Kneussel (vestita kun blua ĉemizo) kaj ĉinaj esperantistoj
 

Ivanka kaj Zhao Dezhi 
 

Jiao Xiyang (maldekstre), Ivanka, Dennis Keefe, Wang Minhao (dekstre)  
 

Shi Zhi You kaj Ivanka dum la festa kunveno (Foto de Mingxiao Sun)  
 

Ivanka, Li Yuping (la 1-a parolistino en ĈRI) kaj Jiao Xiyang (dekstre) en la Kongresejo (Foto de Mingxiao Sun)  
 

Samdangiin Tsedendamba (maldekstre), Ivanka, Samdan Tsedendamba, kaj Gabor Nagy (unua konsilanto pri kulturo kaj edukado de Hungara Ambasado en Ĉinio) 
 
 
Agou Takaŝi el Japanio, la filo de R. Corsetti, Samdangiin Tsedendamba, Ivanka, Samdan Tsedendamba kaj Gabor Nagy

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688