中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
IEK: Unuafoje en Ĉinio
2011-05-31


Grupo da partoprenantoj (Fotis Eugène de Zilah) 
 

Eugène de Zilah kaj Hu Guozhu (Fotis Eric Laubacher) 
 
 
Anne Jausions montras la premiitan verkon (Fotis Eric Laubacher)

 

de Anne Jausions*

 

    En 2009 en Kondoros (Hungario) Peng Zhengming proponis organizi Internacian Esperanto-Konferencon en Wuhan. Tiu loko estis elektita por 2011. Nia karmemora Lena de Zilah longe korespondadis kun ĉinaj verkistoj, kies artikoloj aperis en La Gazeto, kaj ŝia granda deziro estis, ke IEK iam okazu en Ĉinio. Lena, jen ni kaj viaj ĉinaj korespondantoj! Vi kaj Zhengming sukcese kunligis nin!

 

    La akcepto estis eksterordinare varma. Tuj post nia trajna alveno el Pekino, ni (francoj, germanoj, hungaroj, italinoj, polinoj, rumanino) estis gastigitaj en bela salono, ĉirkaŭ rondaj tabloj kie estis disponigitaj belaj kaj bongustaj manĝaĵoj. Ĉiuj prezentis sin. Samtempe bela programo disvolviĝis: koruso, legado de surpergamena poemo de Hu Guozhu poste donacita al mi, luktarta demonstraĵo, teatraĵo. En la sekvantaj tagoj la programo estis altkvalita kaj densa:

 

    Prezentado de la OSIEK-premiindaj libroj, inter kiuj Ĉe Akvorando tradukita de Laŭlum (Li Shijun). Temas pri unu el la du pli famaj ĉinaj romanoj, unue rakontita en foiroj, poste skribe verkita en la 14a jarcento, atribuita al Shi Nai'an kaj Luo Guanzhong: 1830 paĝoj, tri volumoj! Banditoj ribelantaj kontraŭ la korupciita povo vojiradas, drinkas, batalas kaj murdas, estas enkarcerigitaj, fuĝas.

 

    Peng Zhengming, la perfekta organizanto de nia aranĝo, prezentis sian urbon Wuhan, Zhang Danchen la tri volumojn de El verda klavaro de Hu Guozhu, kaj Denis Keefe la projekton Feliĉa insulo: tutmonata Esperanto-kurso en la suda tropika insulo Hainan. Alloga!

 

    Poste disvolviĝis la elektita temo: "La Ĉina Saĝo". Eŭgeno de Zilah pritraktis ĝin en Eŭropa perspektivo. Hu Guozhu parolis pri ĉina Saĝo kiel iom el hanligvo kaj arte prezentis diversajn mirformajn poemojn : pagodo reflektiĝanta en akvo aŭ palindromo. Wang Chongfang, kiu ne povis veni, petis ke oni legu lian prelegon pri Dao de Jing atribuita al Laozi. Ĝi estis tiom densa, ke de Zilah proponis, ke ĝi aperu en La Gazeto. Tajvana doktoro Zhaoming Cho (Abengo) kontribuis per Daŭdeĝingo kaj Iĝingo, kaj Michel Fontaine, franco kiu edziĝis kun ĉina instruistino, raportis pri "Ĉinoj per eŭropaj okuloj". Wei Yida (Vejdo) brile parolis pri sia fako: ĉinesko. Temas pri esperantigo de la ĉina tradicia fiksforma poemo Ci, kiu originis el Tang-dinastio (618-907 p. K.). Shi Chengtai, kiu venis el la malproksima nord-orienta provinco Heilongjiang, prelegis pri konfuceismo. Kaj pri budhismo, bonzo Miaohui, trankvile, kviete parolis ne nur en la konferencejo, sed ankaŭ en la templo Baotong, kaŝita en parko

 

    Ankaŭ la turismaj posttagmezaj aŭ vesperaj programoj estis altkvalitaj. En ĝardendomo memorinda akcepto atendis nin. Koncerto, sed ankaŭ te-ceremonio, kvieta, gracia. Kia ĉarma spektaklo, tiuj kvar junulinoj surhavantaj verdan, ruĝan, flavan, blankan robojn: printempo, somero, aŭtuno, vintro. Estas danco, spektaklo de elverŝado de diverssezonaj teoj de te-potoj en tasojn. Vespere la kultura programo daŭris. Liu Zhichun ludis per ĉina instrumento. Liu Jianguo enkondukis nin en la kulturon de la urbo Huizhou. Yu Jianchao, el la Ĉina Radio Internacia, montris la manieron ĝentilece uzi manĝbastonetojn. Nia korea partoprenanto Ho Song ekspoziciis siajn vivkolorajn pentraĵojn.

 

    Kaj tuta tago estis dediĉita al la malkovro de Wuhan: muzeo de la Hubei-provinco kun interalie la tombo de Ji Markizo, kiu havis reĝan statuson. Ĝi konsistis el pluraj ĉambroj en kiuj oni malkovris bronzajn rezervujojn, armilojn, muzikinstrumentojn kaj mirindan gigantan sonorilaron.

 

    Poste, vizito de la granda domo de la loka asocio, restaŭrigata, posedaĵo de Peng Zhengming, ĉe la lago. Proksime, tagmanĝo en surfostaj bambu-dometoj. Promenado en parko laŭlonge de la riverego Yangzijiang. Tie atendis nin lokaj esperantistoj, kiuj denove honoris nin.

 

    Claude Jausions kaj Wang Minhao el Ŝanĥajo gvidis kurson por komencantoj, helpataj de Stéphane Laubacher, dekdujara, la sola infano de nia renkontiĝo.

Dum la antaŭkongreso en Pekino, ni malkovris la placon Tian An Men, la ankoraŭ nedetruitajn dometojn hutong, la Muregon, la antikvan Palacon, la templon de la Ĉielo, sed tio pro kio ni ŝatas Esperanton estas la invito al la hejma vivo: agrabla vespermanĝo en la ĝardeno de Wang Yanjing (Freŝa Maro), la filo de Ye Chuan-Chan (Cicio Mar). Li montris al mi librojn verkitajn de la patro, fama pro Montara Vilaĝo kaj tradukoj el Andersen. Survoje al Wuhan, ni vizitis la urbon An Yang. Ĝi enhavas du mirindajn muzeojn: la nacia muzeo pri la ĉina skribarto, kiu prezentas specimenojn el la unuaj ĉinaj skibaĵoj sur testudaĵoj kaj sur ostoj kaj la antikva loko Yinxu el la Shang-dinastio.

La OSIEK-Premio estis atribuita al Laŭlum pro la traduko de Ĉe Akvorando. Bele, ke ĉina verkisto estas premiita. En 2010, en Herzberg-am-Harz (Germanio) estis Baldur Ragnarsson, je la sojlo de sia okdek-jariĝo, kiel li skribis poste al mi, kiu ricevis la premion pro la traduko de Sagao de Njal. Post du jaroj Laŭlum estos je la sojlo de sia 90-jariĝo. Laboregemaj, mirindaj verkistoj ekzistas en Esperantujo!

 

    Venontaj lEK okazos la trian plenan semajnon de julio: en 2012 en Svitavy, (Ĉeĥio), organizota de Petro Chrdle kun la temo Robotoj kaj sciencfikcio; en 2013, meze de Francio en Saint-Amand-Montrond, organizota de Ĵak LePuil kun la temo Esperanto kaj muziko.

 

    *Anne Jausions

prezidanto de OSIEK (Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj)

 

(El La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2011/05/iek-2011/ )

Redaktoro: Ivanka Stoyanova

         





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688