中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Aglido-Agado komencas en la Zaozhuang-a Universitato
2011-05-26

    La Aglido-Agado, kies celo estas kreskigi kaj esperantistigi gestudentojn kiel aglidojn pere de spertaj esperantistoj kiel agloj el fremdaj landoj komencis en la Zaozhuang-a Universitato posttagmeze de la 25-a de majo. En la agado partoprenis s-ino Ba Yan, estrino de la internacia instituto de la universitato, s-ro John Huang el Kanado kiel aglo, s-ino Hirundo, sekretario de la Junulara komitato de la Zaozhuang-a Esperanto-Asocio, f-ino Chen Chen, prezidantino de la Studenta Esperanto-Societo de la Zaozhuang-a Profesia Instituto kaj pli ol 12 aglidoj.

 

    Nun 14 agloj el Koreio, Japanio, Usono, Rusio, Brazilo, Kubo, Kanado, Vjetnamio, Sub-Afriko kaj Kroatio, 19 aglidoj el la Zaozhuang-a Universitato partoprenas en la Aglido-Agado. Ili korespondas aŭ babilas rete por la lasta sukcesigo de agloj. S-ro Semio, delegito de UEA en la urbo Zaozhuang funkcias kiel zorganto kaj gvidas la agadon.

 

    Projekto de Aglido-Agado

 

    Celo: kulturi movadantojn kaj verajn esperantistojn kiel fortajn heroajn aglojn en Esperantujo.

 

    Aperigo de aglido: elekti la elstarajn komencantojn de Esperanto kiel aglidoj pere de instruistoj en universitatoj aŭ elementaj kursoj.

 

    Rimedo: varbi spertajn kaj lertajn esperantistojn kiel aglojn eksterajn el landoj de la aglidoj, kiuj nutras kaj zorgas la kreskadon de aglidoj en studado, ekzercado de nia movado kaj aplikado de Esperanto per retkorespondo aŭ retbabilado, por ke la aglidoj kresku sane kaj esperplene laŭ bezono de Esperanto-Movado.

 

    La instruistoj estas helpantoj kaj kontaktantoj inter agloj kaj aglidoj.

 

    Ni elektas helpantojn en urbo aŭ universitato, en kiuj okaziĝas Esperanto-kurso aŭ leciono.

 

    Subtenantoj estas lokaj asocioj kaj kluboj, monodonacantoj kaj aliaj.

 

    La periodo de nutrado kaj zorgado estas 6-10 monatoj. Post la nutrado la agloj ekzamenos kaj konstrolos la kreskadojn de la aglidoj. La loka asocio membrigos la aglidojn kaj donos al ili atestilojn kiel heroajn aglojn.

 

    La regulo: la aglo nutras aŭ zorgas 1-3 aglidojn, en monato la agloj kaj aglidoj korespondas minimume kvarfoje, se la aglo ĉesus la nutradon kaj aglido forlasus la zorgaton, ili devas informi la kialon al helpanto. Ni publikas la informon ankaŭ por la aŭtomataj perdiĝoj de nutraj rilatoj.

 

    Post sukceso de la kreskigo ni publikos la suksesantojn al nia Esperantujo per reto kaj donos al agloj premiojn. Ĉiuj agloj laboras senpage, sed eble estas donacitaj per etajo de aglidoj kaj lokaj asocioj.

 

    Ĉiuj subtenoj estas bonvenaj.

 

    Se vi volonte partoprenos en la agado, bonvolu kontaktiĝi kun s-ro Semio (semio@163.com).

 

 
 
 
 
 
 
 

 

(Kontribuo de Sun Mingxiao el Ĉinio)

Redaktoro: Wang Lihua

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688