中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Nova eldono de DVD "Esperanto elektronike"
2011-05-25

 

 

    Post 5 jaroj ekde la unua eldono E@I nun planas la 3-an re-eldonon de la populara disko "Esperanto elektronike".

 

    De la unuaj 2 eldonoj forvendiĝis entute 12.000 pecoj. E@I nun lanĉas novan antaŭmendan kampanjon, kun la celo kolekti sufiĉe da mendoj, por reeldoni la diskon. La nova eldono entenas multajn novaĵojn, aktualajn materialojn.

 

    Pri la enhavo, mendeblo, prezo kaj ĉiuj aliaj sciindaĵoj bv. elŝuti kaj vidi la PDF-formatan dokumenton aŭ viziti la koncernan paĝon de la retejo de E@I.

 

    Gravas! E@I ne okupiĝas pri unuopaj mendoj. La projekto utilas nur al tiuj kiuj minimume 50 aŭ pli da ekzempleroj mendas. La unike riĉa kolekto de materialoj tre utilas por instruado kaj informado, sekve akiri ĝin kontraŭ po 1 eŭro estas nemistrafebla okazo en nia poresperanta agado.

 

(El edukado.net)

Redaktoro: Ivanka Stoyanova





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688