中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Okazigis festkunvenon la Ĉina Esperanto-Ligo memore sian 60-jaran jubileon -- Kunveno (fotoj)
2011-05-24

    La 20-an de majo la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) okazigis festkunvenon memore sian 60-jaran jubileon. Pli ol 260 esperantistoj partoprenis la kunvenon. Yutao, vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de ĈEL prezidis la kunvenon, faris paroladojn Chen Haosu, prezidanto de ĈEL kaj Guo Xiaoyong, konstanta vicprezidanto de la Ĉina Fremdlingva E

 

    Distribua Administracio (ĈFDA) kaj la unua konstanta vicprezidanto de ĈEL. Ĉeestis la kunvenon Zhou Mingwei, prezidanto de la Ĉina Fremdlingva Eldon-Distribua Administracio, la supra institucio de ĈEL kaj El Popola Ĉinio, Zhao Changqian, eks- vicprezidanto de ĈEL, Shi Qiuqiu, konstanta vicprezidanto de la Pekina Federacio de Soci-sciencaj Rondoj kaj vicprezidanto de ĈEL, Chen Shi, aganta direktoro de El Popola Ĉinio kaj vicprezidanto de ĈEL, Sun Jingli, vicdirektoro de la Fako por Okcidenta Eŭropo kaj Latinameriko de Ĉina Radio Internacia kaj Zhao Jianping, vicprezidanto de ĈEL. Por gratuli la jubileon venis ankaŭ s-ro Renato Corsetti, eksprezidanto de Universala Esperanto-Asocio, s-ro Samdan Tsedendamba, direktoro de prezidanta oficejo de Mongolio, honora prezidanto de la Mongola Esperanto-Ligo, s-ro Ragnar Baldursson, Minitro-konsilanto de la Islanda Ambasado en Ĉinio, s-ro Gabor Nagy, unua konsilanto pri kulturo kaj edukado de Hungara Ambasado en Ĉinio, s-ro Maciej Gaca, kultura konsilanto de Pollanda Ambasado en Ĉinio, s-ro Agou Takashi, vicprezidanto de la Japana Esperanto-Instituto, s-ro Ho Song, vicprezidanto de la Korea Esperanto-Asocio. Antaŭ la ceremonio respondeculoj de koncernaj departementoj de Ĉinio intervidiĝis kun la fremdlandaj gastoj.

 


La 20-an de majo en Pekino la Ĉina Esperanto-ligo okazigis la kunvenon memore sian 60-jaran jubileon. 
 
 
Gvidantoj kaj honoraj gastoj
 

Yu Tao, vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de ĈEL prezidis la kunvenon 
 
 
Salutas la ĉeestantojn Chen Haosu, prezidanto de la Ĉina Popola Asocio de Amikeco kun Fremdaj Landoj kaj prezidanto de ĈEL
 
 
Zhou Mingwei, prezidanto de la Ĉina Fremdlingva Eldon- Distribua Administracio (ĈFDA), la supra institucio de ĈEL kaj El Popola Ĉinio
 

Li Sen (la unua de maldekstre en la antaŭa vico), Laŭlum (la dua de maldekstre en la antaŭa vico) kaj Tan Xiuzhu (la unua de dekstre en la antaŭa vico) ricevis la Dumvivan Honoran Premion, kaj la alia ricevinto ne povas partopreni la kunvenon pro sia malbona sanstato. La premiitoj kunfotis kun la gvidantoj kaj honoraj gastoj. 
 

Guo Xiaoyong, konstanta vicprezidanto de ĈFEDA kaj la unua vicprezidanto de ĈEL faras raporton nome de ĈEL 
 
 
S-ro Renato Corsetti, eksprezidanto de Universala Esperanto-Asocio parolas en la kunveno.
 
 
Tan Xiuzhu, eksprezidanto de ĈEL kaj prezidanto de la Kontrola Asocio de ĈEL laŭtlegas la salutleteron de s-ro Dasgupta, prezidanto de UEA
 
 
Akademiano de UEA kaj eksĉefredaktoro de EPĈ Laŭlum parolas en la kunveno nome de la ricevintoj de la la Dumviva Honora Premio.
 
 
Konstanta komitatano de ĈEL Chen Ji parolas.
 

Parolas Chen Haosu, prezidanto de la Ĉina Popola Asocio de Amikeco kun Fremdaj Landoj kaj tiu de ĈEL 
 

Zhao Changqian (dekstre), eksvicprezidanto de ĈEL kaj Yu Tao 
 

La filmo "Marŝi kun Espero" rakontas la 60-jaran historion de ĈEL 
 

Shi Qiuqiu, konstanta vicprezidanto de la Pekina Federacio de Soci-sciencaj Rondoj kaj vicprezidanto de ĈEL en la kunveno. 
 

Sun Jingli (meze), vicdirektoro de la Fako por Okcidenta Eŭropo kaj Latinameriko de la Ĉina Radio Internacia en la kunveno. 
 
 
Veteranaj e-istoj
 
 
Kunfotiĝo


 

(Raportis Chen Ji kaj fotoj de Liu Sigong,
Zhao Xi kaj Li Yuwei)

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688