中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
La kvar premiitaj esperantistoj
2011-05-20

    Laŭlum: En la pasintaj 60 jaroj, kiel unu el la fondintoj de la Ĉina Esperanto-Ligo, li ĉiam kune "marŝis" kun la ĉina E-movado. Li posedis Esperanton per memlernnado, tradukis verkojn kun ĉirkaŭ cent milionoj da ideogramoj, kaj tri el la kvar monumentaj klasikaj romanoj de Ĉinio "Pilgrimo al la Okcidento", "Romano pri la Tri Regnoj" kaj "Ĉe Akvorando" estis esperantigitaj per liaj manoj. Li bakis aron kaj aron da novaj esperantistoj kaj per tio semis semojn por ĉina E-afero. Honorita kiel "neordinara homo de la ĉina tradukista rondo", li restas ĉiam indiferenta al famo kaj profito.

 

     Li Sen: De vigla junulo al blankhara maljunulo, li, fama specialisto pri fervojo de Ĉinio, ĉiam amas Esperanton. En la pasintaj jaroj, li gvidis E-movadon en ĉina fervoja kampo kaj aktive diskonigis Esperanton; kaj nun li eldonis multajn E-librojn por lokaj esperantistoj per sia propra mono kaj daŭre klopodas plenenergie por Esperanto-movado de internaciaj fervojistoj.

 

    Tan Xiuzhu: Kiel profesia esperantisto, ŝi multe tradukis; kiel prezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo, ŝi kune kun siaj stabanoj servigis Esperanton al internacia kultura interŝanĝo, al reformado kaj pordo-malfermo de Ĉinio, al ĉina moderna konstruado kaj mondpaco. Ŝi oferis sian tutan energion al redaktado de la papera revuo El Popola Ĉinio kaj faris sian eblon por antaŭenpuŝi la ĉinan Esp-movadon.

 

    Xie Yuming: Koncentrante sian tutan atenton por la esplorado de Esperanto en la pasintaj kelkdekaj jaroj, li atingis grandan sukceson en sia esperantista kariero. Kun milda aspekto kaj varma koro li elektiĝis kiel membro de la Akademio de Esperanto en sia aĝo de 40 jaroj; per sia dekjara penlaborado li plenumis esperantigon de ĉina fama klasika romano "Ruĝdoma Sonĝo", kaj en sia laborposteno Ĉina Radio Internacia li disvastigas Esperanton al diversaj partoj de la mondo.

 

Redaktoro: Li Jianhua





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688