中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Malferma tago omaĝis Erasmon kaj Morariu
2011-05-19

    La 34-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA, kiu okazis la 14-an de majo, allogis 70 vizitantojn el 14 landoj. Ĝia programo estis grandparte dediĉita al la 500-a datreveno de la apero de Laŭdo de l' stulteco, la plej fama verko de la plej fama roterdamano, Erasmo. Ĝeneralan enkondukon al la vivo, verkaro kaj signifo de la granda humanisto faris per sia prelego d-rino Věra Barandovská-Frank. La tradukinto de Laŭdo de l' stulteco, akademiano Gerrit Berveling faris du prelegojn. En la unua li parolis pri tiu ĉefverko de Erasmo kaj en la dua precipe pri lia labormaniero. Berveling ankaŭ surprizis la publikon per lanĉo de sia nova Esperantigo el Erasmo, Antaŭparoloj al la Nova Testamento .

 

    En la Malferma Tago estis publikigita ankaŭ alia nova libro, Stelsemantoj en la ora nordo de Katalin Kováts. Ĉar la aŭtorino lanĉis la libron samtempe en Stokholmo, en Roterdamo ŝin anstataŭis la libroservisto Ionel Oneţ, kiu prelegis pri la protagonisto de la libro, la fama rumana Cseh-metoda instruisto Tiberio Morariu. Morariu vivis plej grandan parton de sia vivo en Svedio, pro kio la aŭtora lanĉo konvene okazis en la Sveda Esperanto-Kongreso.

 

    Kiel kutime, en la programo estis ankaŭ multaj filmprezentoj. La libroservo kaj bazaro de Esperantaĵoj estis vigle vizitataj. La vendoj sumiĝis je 1710 eŭroj. Nature la plej furoraj libroj estis Laŭdo de l' stulteco kaj Antaŭparoloj al la Nova Testamento de Erasmo kaj Stelsemantoj en la ora nordo de Katalin Kováts.

 

    La sekva Malferma Tago okazos la 26-an de novembro, 2011. Jam decidita estas ankaŭ la dato de la 36-a Malferma Tago: la 28-an de aprilo, 2012 oni prifestos la 50-jariĝon de la domo en Nieuwe Binnenweg 176 kiel la sidejo de la Centra Oficejo .

 

(El uea.org)

Redaktoro: Ivanka Stoyanova





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688