中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Sukcesinta Esperanto-renkonto en Niterojo, Brazilo
2011-05-17

Aloísio Sartorato, Rio, Brazilo

 


La gvida tablo, parolas la prezidanto de Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro, s-ano Walter Fontes

 

    Okazis la 14-an kaj la 15-an de majo en la urbo Niterojo la 22-a E-Renkonto de Ŝtato Rio-de-Ĵanejro. Ĉirkaŭ 100 personoj partoprenis la eventon, kiu estis interesa kaj varia. Kunorganizis ĝin Niteroja E-Klubo kaj Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro. Partoprenis geesperantistoj ne nur el la urbo Niterojo, sed ankaŭ de aliaj pluraj urboj de la ŝtato (Rio de Ĵanejro, Petrópolis, Teresópolis, Campos, Paraiba do Sul) kaj eĉ oni havis la partoprenon de kelkaj aliŝtataj samideanoj (Amarílio Carvalho, el Barra do Garças, Nazaré Larocca, el Juiz de Fora, Tulio Flores, el Belo Horizonte, kaj Roberto Resende, el Brasília).

 

    La evento okazis en la taŭgaj salono kaj lernoĉambroj de Fakultato Maria Thereza, proksime al la urbocentro de Niterojo. La programo estis riĉa kaj varia. Okazis simpozio pri la temo de la Renkonto "Disvastigado - Kiel trafi?", pluraj kunvenoj pri aparta E-temoj (Delegiteco, Instruado, Disvastigo ktp), diversaj prelegoj (Tulio Flores pri "Ideoj por la E-Movado"; Paulo Carvalho pri "Vivo de Ismael Gomes Braga"; Aloísio Sartorato pri "KKE sesdekjara: Elstaraj Agadoj"; Márcio Santos "Pripensoj por Disvastigo"; Dirce Sales pri "Kromoterapio").

 

    Okazis ankaŭ varia kaj bunta arta programo, muzikprezentadoj (Fabiano Henrique, Neide Barros Rêgo, Nilde Barros Diuana, Koruso de la Triaĝula Universitato, Dirce Salles) kaj deklamado (Maria Otília, Nilde Barros Diuana, Walter Fontes, Véra de Beaurepaire-Rohan, Graça Eliana Thuler, Sebastião Campelo, Walmir Ventura Rego, Grupo de Teatro L.L.Zamenhof kaj Amarílio Carvalho).

 

    Gratulon al la organizinto de la evento (NITEK) kaj al la aŭspiciinto (AERJ)!!!

 

Redaktoro: Ivanka Stoyanova

 


Libro-budo de Eldonejo, Societo Lorenz

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688