中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Tiberio Morariu reviviĝis en Stokholmo
2011-05-17

    Dum la Sveda Esperanto-Kongreso en Stokholmo, sabate la 14-an de majo estis prezentita nova biografio de la fama instruisto de Esperanto Tiberio Morariu, kiu en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj aktivis unue en Rumanio kaj poste en Svedio. La prezentadon ĉeestis ankaŭ la filino de Tiberio Morariu, denaska esperantlingvano, kiu de 30 jaroj ne parolis Esperanton.

 


La aŭtoro kaj Dorica Stenbäck 

 

    Tiberio Morariu estis la plej proksima kunlaboranto kaj amiko de Andreo Cseh. Li alvenis al Svedio en 1928 por trimonata prelegvojaĝo kaj kursumado, kaj fine restis tie ĝis sia morto, ankoraŭ dum 60 jaroj. Li edziĝis al sia kursano Lizzie Andersson, kun kiu li havis filinon Dorica, edukitan denaska esperantisto. En 1943 la gepatroj disiĝis, kaj Lizzie, kiu ĝis tiam eĉ kursumis kun Tiberio, forlasis la movadon.

 

    Tiberio Morariu, kiel dungita sindiko dum la dua mondmilito, multon faris por ke la movado restu viva en Svedio. Li estis redaktoro de la sveda movada organo La Espero inter 1953 kaj 1970. Laŭ la plej modestaj kalkuloj li instruis Esperanton almenaŭ al 10.000 personoj dum sia vivo, pro kio la stokholma Pacasocio premiis lin en 1965.

 

    Morariu mortis en 1987 en Stokholmo. Lige kun la 110-jara datreveno de lia naskiĝo, okazonta ĉi-septembre, Katalin Kováts verkis la verkon "Stelsemantoj en la ora nordo", kiu estas ne nur biografio de Morariu, sed ankaŭ priskribas la epokon kaj ĉirkaŭaĵon en kiu li agis - la "oran epokon de Esperanto", kiel ĝin nomas la aŭtoro.

 

    En Svedio Tiberio Morariu gvidis Esperanto-kursojn ekde 1928, kaj li edziĝis al sia kursano Lizzie Andersson. Pri tio la libro rakontas sub la titolo "Malakcidento en Örebro", elpensita en 1930 de la sveda Esperanto-revuo La Espero:

 

    La plej multaj Cseh-instruistoj venis, prelegis, instruis kaj pluiris al alia lando de la misio.

 

    Al pluraj foj-foje okazis akcidento, aŭ ĝuste malakcidento, kaj tiuj decidis resti en la gastiganta lando. Por Tiberio Morariu la misio fariĝis fatala, li venis kaj restis poreterne en Svedujo. Lin priravis talenta juna fraŭlino Lizzie Andersson, kiu partoprenis lian unuan kurson en Örebro en aprilo 1929 kaj kiun li fianĉinigis la 16an de marto en la sekva jaro.

 

 

    Okaze de la evento la radiostacio de Bukareŝto dissendis triminutan salutprogramon, kiun en Örebro la festantoj povis kapti pere de la 8-lampa radioaparato, fabrikita de la patro de Lizzie, Karl Andersson.

 

    Lizzie estis profesia tajlorino, post unu jaro da studado fariĝis regula interpretanto de la prelegoj de Tiberio. Ekde ilia kuniĝo ŝi dum pluraj jaroj akompanis lin dum la instruvojaĝoj, gvidante mem kursojn, paralele aŭ apudurbe. La Esperanto-revuoj kun ĝojo kaj fiero raportis pri la bela, juna kaj talenta paro, kies fotoj ofte ornamis la gazetojn.

 

    Tiberio kaj Lizzie geedziĝis la 28an de junio 1931 en Stokholmo, kaj tiu ĉi festo fariĝis diplomatia evento. Danke al la pozitiva kontakto kaj rekono de la Rumana Legacio en Stokholmo, ilia civila geedziĝa ceremonio okazis ĉe la Legacio, kun la asistado de D-ro C. Flondor, rumana ministro, ĝuste tiam traveturanta Svedujon kaj D-ro R. Uhrynowski, la rumana ataŝeo. La atestantoj estis rektoro Sam Jansson kaj (Gustav) Adolf Larson (1888-1977), ĉefdelegito de UEA por Svedujo. La stokholma gazetaro prezentis sin kun fotistoj kaj raportistoj, kaj sekvatage la gazetoj diskonigis la novaĵojn pri la "Esperanto- geedziĝo" kaj historio de la romantika ren­kontiĝo pere de la mondolingvo.

 

    La verko en kiu Tiberio Morariu ĉefrolas estis prezentita al la publiko preskaŭ samtempe dum la Sveda Esperanto-Kongreso en Stokholmo kaj la malferma tago de la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. En Stokholmo la prezentadon ĉeestis 55 personoj, kiuj tuj aĉetis 42 ekzemplerojn de la verko.

 

    La prezentadon ĉeestis ankaŭ speciala gasto, rakontas la aŭtoro, Katalin Kováts:

 

    - Estis grandega surprizo por ĉiuj, ke la premieran duhoran prelegon tute kaŝite ĉeestis la filino de Morariu, Dorica Stenbäck, kiun ni retrovis, invitis kaj kiu cetere helpis en la verkado. Ŝi ne parolis jam de 30 jaroj Esperanton, kaj ne estas esperantisto. Sed ŝi estas denaska parolanto, parolas ankoraŭ perfekte laŭ lingvon, kaj estis tuŝita de la evento.

 

    Laŭ Katalin Kováts, la libro malkaŝis ankaŭ al la filino multajn nekonatajn aferojn pri la patro.

 

    - La eldonaĵo iusence konsolis ŝin pro la perditaj tempoj - la gepatroj divorcis kiam ŝi estis 9-jara. Kiam fine mi malkaŝis ŝin al la publiko, kaj prezentis la libron, dediĉitan al ŝi kaj al ŝiaj filinoj kaj nepoj, pluraj ĉeestantoj ploris pro emocioj.

 

    Pri la prezentado estis informita ankaŭ la ambasadoro de Rumanio, kiu ne povis sendi reprezentanton, sed tre afable respondis al la invito, rakontas Katalin Kováts.

 

    La libro estis eldonita helpe de la fondaĵo Olle Olsson, kiu antaŭmendis 50 ekzemplerojn. La tuta eldonkvanto estas 500 ekzempleroj, kaj la libro mendeblas interalie tra la reta katalogo de UEA.

 

    Foto de la prezentado: Olof Pettersson

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688