中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
La apero de reta PIV nun estas certa
2011-05-16

de Jevgenij Gaus

 

    La necesa monsumo nun estas kolektita, la laboro pri profesinivela enretigo de la tuta Plena Ilustrita Vortaro jam komenciĝis, kaj la unuaj rezultoj estos prezentitaj dum la Universala Kongreso en Kopenhago. Tion rakontas Jevgenij Gaus, unu el la ĉefaj aktivuloj de la projekto.

 

    Libera Folio jam dufoje skribis pri la monkolekto por enretigo de PIV, kiun iniciatis la organizaĵo Edukado@Interreto. Tiuj, kiuj sekvas la evoluon de la monkolekto, verŝajne rimarkis, ke antaŭ kelkaj semajnoj ĉe la paĝaro de la projekto aperis la novaĵo, kiu informis ĉiujn uzantojn pri tio, ke la bezonata sumo estas finfine kolektita. Dank' al nekredebla subtenemo de homoj ni sukcesis kolekti eĉ pli grandan sumon ol ni planis. Laboroj pri la reta PIV jam komenciĝis. Pli detale ni volas prezenti la unuajn rezultojn jam dum la proksima Universala Kongreso en Kopenhago. Ĉi-jare E@I kunordigos Terminologian Forumon dum UK, dum kiu sendube multe da atento estos dediĉita ankaŭ al la reta versio de PIV. Ankaŭ per la reto de tempo al tempo ni informos pri la evoluo de niaj laboroj kaj unuavice ni zorgos pri niaj kontaktoj kun ĉiuj, kiuj subtenis la projekton. Kiam la sistemo pretos, ni planas, ke ĝuste la donacintoj iĝu unuaj uzantoj kaj testantoj de la sistemo.

 

    La tuta monkolekto estas sufiĉe interesa sperto. La iama monkolekto por edukado.net, kiun organizis Katalin Kováts, kaj la nunaj spertoj de E@I pri la simila afero por reta PIV, montras ke tiaj kampanjoj estas tute eblaj ankaŭ en nia malgranda Esperanto-mondo. Esperantistoj pretas diversmaniere subteni tion, kio laŭ ilia opinio estas interesa kaj realiginda.

 

    Ankoraŭfoje dankon al ĉiuj, kiuj igis la projekton reala.

 

(El Libera Folio)

Redaktoro: Ivanka Stoyanova





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688